La siberia nana pino (Pinus pumila) estas pino hejma en nordorienta Azio, inkluzive de la insuloj de Japanujo. Tiu arbeda pino altas ekde 1–3 m, ĝis escepte ĝis 5 m, sed ĝi povas havi branĉojn laŭlonge de la grundo kiuj estas pli longaj. En la montaroj de norda Japanujo, ĝi kelkfoje hibridiĝas kun la parenca malgrandflora pino (Pinus parviflora); tiuj hibridoj (Pinus x hakkodensis) estas pli grandaj ol P. pumila, atingante okaze altecon de 8–10 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia nana pino

Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Pinofitoj ( Pinophyta )
Klaso: Pinopsidoj ( Pinopsida )
Ordo: Pinaloj ( Pinales )
Familio: Pinacoj ( Pinaceae )
Genro: Pino ( Pinus )
Subgenro: Strobus
Pinus pumila
(Pall.) Regel
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pinus pumila en sia natura arealo en orienta Siberio

.

La folioj estas pinglecaj, aranĝataj po faskoj de kvin kaj ili longas 4–6 cm. La strobiloj longas 2,5-4,5 cm, kun grandaj nuksecaj pinsemoj.

Ekologio

redakti

La semoj de tiu palearktisa specio estas rikoltataj kaj disvastigataj de la nuksrompulo (Nucifraga caryocatactes).

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

redakti