Turnoplilongigita kvadrata dukupolo

En geometrio, la turnoplilongigita kvadrata dukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J45). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per turnoplilongigo de kvadrata dukupolo (kvadrata ortodukupolo (J28) aŭ kvadrata turnodukupolo (J29)) per enigo de oklatera kontraŭprismo inter ĝiaj kongruaj duonoj.

Turnoplilongigita kvadrata dukupolo
Bildo
Speco Solido de Johnson
Verticoj 24
Lateroj 56
Listo de verticoj 16 de 34.4
8 de 3.43
Edroj detale 24 trianguloj
10 kvadratoj
Geometria simetria grupo D4
Propraĵoj konveksa, nememspegulsimetria
vdr

La turnoplilongigita kvadrata dukupolo estas unu el kvin solidoj de Johnson kiu estas nememspegulsimetria, do ĝi havas maldekstran kaj dekstran formojn. La du simetriaj formoj de J45 ne estas konsideritaj kiel malsamaj solidoj de Johnson.

Eksteraj ligiloj redakti