La turris, vorto en latina kiu signifas turon, estis gvatoturoj, en okazoj de defendo, konstruitaj de la inĝenieroj romianoj kaj situantaj en altaj lokoj kun la misio gvati strategiajn lokojn kiaj veturejoj aŭ privataj romiaj villa.

De simpla strukturo ili havas kutime rond- aŭ kvadrat- forman dezajnon, kun du etaĝoj de alto, estante prilaboritaj el lokaj ŝtonoj; kelkaj el ili estas profitataj en la araba epoko por la sama funkcio: gvatado de vojoj kaj aliroj.