Malfermi la ĉefan menuon

Băile Tușnad

(Alidirektita el Tusnádfürdő)
Preĝejo en Băile Tușnad

Băile Tușnad [bəile tuŝnad] (hungara : Tusnádfürdő, tuŝnadfurdo; Esperanto : Tuŝnadbanejo) estas urbo ĉe la piedo de la Bodoc-montaro ĉe la bordo de la rivero Olt, nordoriente de Miercurea Ciuc. Ĝi estas kuracloko kaj refreŝiĝejo[1].

En la sama regiono troviĝas ankaŭ Sfânta Ana (lago Sankta Ana), vulkana lago, unika en Rumanio.

LoĝantaroRedakti

Băile Tușnad havis 1 969 loĝantojn (1992), el kiuj 93 % estis hungaroj. Alia grava etno estas romaoj.

HistorioRedakti

La kuracfontoj estis konataj jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La banejo ekfondiĝis en la 1840-aj jaroj kaj konstruiĝis ĉirkaŭ la artefarita lago Lacul Ciucaș (Ĉukaŝ). Ĝis 1919 kaj inter 1840 kaj 1944 Băile Tușnad apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĝi memstariĝis en 1935. En 1957 oni boris mineralakvan puton kaj en 2005 oni establis mineralakvan muzeon.

En aŭgusto de 1902 tie estis organizita la Sikula Kongreso por debati la staton sociekonomian de Sikullando kaj por skizi, kion oni devos fari por plirapidigi ĝian evoluon[2].

TurismoRedakti

Ortodoksa preĝejo

Naturrezervejo Piatra Ţoimilor

Naturrezervejo lago Sankta Ana (Sfânta Ana,19,5 ha)

Naturrezervejo Tinovul Mohoş (240 ha)

BibliografioRedakti

Magyar nagylexikon, 1-18, 1993-2004, Budapeŝto.

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (rumana) Andra Munteanu, Băile Tușnad, en : 10 statiuni balneare din Romania (Dek banlokoj en Rumanio), La zi pe Metropotam, la 6-an de septembro 2012, alirite la 7-an de februaro 2019.
  2. (rumana) Gidó Csaba, Az 1902-es tusnádi kongresszus és a székely kivándorlás - a Transindex.ro portálról, Transindex, la 13-an de septembro 2013, alirite la 7-an de februro 2019.
  3. Pro memoria.