Malfermi la ĉefan menuon

La tventa (tvente: TwentsTweants, nederlande: Twents) estas dialekto de la malaltsaksa lingvo. Ĝi estas parolata ĉiutage de proksimume 62 %[1] da loĝantoj de Twente, regiono en la nederlanda provinco Overiselo, apud la limo de Germanujo. Ne ekzistas norma tventa lingvo, ĉiu urbo kaj vilaĝo havas propran lokan varianton, sed homoj kiu parolas la tventan povas kompreni la aliajn variantojn. Tial homoj nomas la lingvon ne ĉiam la tventa, sed ofte uzas la nomon de la loka varianto. Multaj gepatroj nuntempe eduki iliajn gefilojn en la Nederlanda, tamen la aprecado de la lingvo kreskas dum la lastajn jarojn.

Tventa dialekto
Tweants
Parolata en Nederlando
Denaskaj parolantoj ĉ. 340 000 (2003)
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 twd
  Glottolog twen1241
Angla nomo Tweants
Franca nomo tweants
Vikipedio
Information icon.svg
vdr

ElparoloRedakti

La tventa ne havas norman elparolon aŭ ortografion; ĉiuj vilaĝoj havas sian propran lokan variaĵon.

VokalojRedakti

Monoftongaj fonemoj
Antaŭa Centra Malantaŭa
malrondigita rondigita malrondigita rondigita
mallonga longa mallonga longa mallonga longa mallonga longa
Malvasta i y u
Preskaŭ malvasta ɪ ɪː ʏ ʏː ʊː
Mezvasta ɛ ɛː œ œː ə ɔ ɔː
Vasta a
Diftongaj fonemoj
Komenca punkto Fina punkto
Antaŭa Malantaŭa
Preskaŭ malvasta ɪi
Duonvasta ɛi ɔu
Ekzemplaj vortoj por vokaloj
Mallonga Longa
Fonemo IFA Ortografio Signifo Fonemo IFA Ortografio Signifo
/i/ /i/ ie 'vi' /iː/ /ˈriːʝə/ riege 'palisumi'
/y/ ekzemplo bezonata /yː/ /byːl/ buul 'sako'
/u/ /hus/ hoes 'domo' /uː/ /uːl/ oel 'strigo'
/ɪ/ /vɪs/ vis 'fiŝo' /ɪː/ /kɪːnt/ keend 'infano'
/ʏ/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj' /ʏː/ /lʏː/ leu 'popolo'
/ʊː/ /blʊːm/ bloom 'floro'
/ɛ/ /bɛk/ bek 'buŝo' /ɛː/ /kɛːrk/ keark 'kirko'
/œ/ /lœs/ lös 'loza' /œː/ /ˈɪːnlœːstɪx/ éénlöastig
/ə/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj'
/ɔ/ /kɔp/ kop 'taso' /ɔː/ /skɔːp/ skoap 'ŝafo'
/a/ /tak/ tak 'branĉo' /aː/ /aːp/ aap 'simio'
/ɪi/ /nɪi/ nij 'nova'
/ɛi/ /vlɛis/ vleis 'viando'
/ɔu/ /slɔu/ slouw

GramatikoRedakti

EstantecoRedakti

Tvente Esperante
ik lope mi promensas
iej loopt vi promenas
hee löp li promenas
zee löp ŝi promenas
wie loopt ni promenas
ieleu loopt vi promenas (plurale)
zee loopt ili promenas

EstintecoRedakti

Tvente Esperante
ik leupe mi promenis
iej leupn vi promenis
hee leup li promenis
zee leup ŝi promenis
wieleu leupn ni promenis
ieleu leupn vi promenis (plurale)
zee leupn ili promenis

PluraloRedakti

La formo de pluralaj substantivoj dependas de la genro de la vorto. La tventa havas 3 genrojn: vira, ina kaj neŭtra.

Vira genroRedakti

La pluralo por viraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de umlaŭto kaj vortfina -e al la substantivo.

Tvente Esperante
eenn hoond unu hundo
twee heunde du hundoj

Ina genroRedakti

La pluralo por inaj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -n al la substantivo.

Tvente Esperante
ene komme unu bovlo
twee komn du bovloj

Neŭtra genroRedakti

La pluralo por neŭtraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -er al la substantivo.

Tvente Esperante
een keend unu infano
twee keender du infanoj

Se la neŭtra substantivo havas malantaŭan vokalon, ĝi ankaŭ ricevas umlaŭton kaj -er.

Tvente Esperante
een book unu libro
twee beuker du libroj

Diminutivo kaj pluraloRedakti

Tvente Esperante
een kumke unu bovleto
twee kumkes du bovletoj

ReferencojRedakti

  1. Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Nedersaksisch: Een enquête naar het gebruik en de beheersing van het Nedersaksisch in Nederland. Groningen: Sasland (2005). 39-40.

Eksteraj ligilojRedakti