Domo de Tyrš

(Alidirektita el Tyrs-domo)

Domo de Tyrš (Tyršův dům), origine renesanca somerpalaco, konstruita ĉirkaŭ 1580 de O. Aostalis por grafo Kinský. La nova posedanto Václav Michna de Vacínov aldonis al ĝi en la jaroj 1640-1650 la ĝardenan alon. Tiel estiĝis unu el la plej vidindaj konstruaĵoj de la Malgranda Kvartalo. En la jaro 1767 ĝi estis alikonstruita kiel armilejo, en 1922 renovigita. Hodiaŭ troviĝas ĉi tie la 'Ŝtata muzeo por korpkulturo kaj sporto' kaj la 'Karásek-galerio' (origine privata kolekto de verkisto J. Karásek ze Lvovic, plejparte artverkoj de slavaj aŭtoroj).

Domo de Tyrš en Prago

Vidu ankaŭRedakti