Kombinaĵo de 6 kvaredroj kun turna libereco
(Alidirektita el UC1)
En geometrio, kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvaredroj, konsiderataj kiel kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per meto de ses kvaredroj en kubon, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la tri aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj kubaj edroj. Ĉiu kvaredro estas turnata per egala (kaj kontraŭa, en paro) angulo θ. Ekvivalente, kvaredro povas esti enskribita en ĉiun kubo en la kombinaĵo de 6 kuboj kun turna libereco, en tia maniero kiu konservas kvaredran simetrion.
Kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC1 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 24 trianguloj |
Komponantoj | 6 kvaredroj |
Geometria simetria grupo | Kvaredra Td |
Geometria simetria grupo de komponanto | 4-obla nepropra turnado S4 |
Se θ=0, ĉiuj ses kvaredroj koincidas. Se θ estas 45 gradoj, la pli simetria kombinaĵo de 6 kvaredroj (sen turna libereco) rezultiĝas.
Vidu ankaŭ
redakti- Kombinaĵo de 12 kvaredroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 6 kvaredroj
- Kombinaĵo de 2 kvaredroj
- Kombinaĵo de 5 kvaredroj
- Kombinaĵo de 10 kvaredroj
- Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj kun turna libereco de p/q-lateraj kontraŭprismoj konsistas el kvaredroj se p=2, q=1
- Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj de p/q-lateraj kontraŭprismoj konsistas el kvaredroj se p=2, q=1
Referencoj
redakti- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.