Kombinaĵo de 10 kvaredroj
En geometrio, kombinaĵo de dek kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 10 kvaredroj. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.
Kombinaĵo de dek kvaredroj | |
Pliaj nomoj | UC6 W25 |
Steligo de dudekedro | |
Speco | Regula pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 20 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 40 trianguloj |
Komponantoj | 10 kvaredroj |
Kerno | Dudekedro |
Konveksa koverto | Dekduedro |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | Nememspegulsimetria kvaredra T |
Duala | Mem-duala |
Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel dekduedro.
Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.
Kiel kombinaĵo
redaktiLa figuro estas pluredra kombinaĵo de dek kvaredroj kun dudekedra simetrio (Ih). Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.
Ĉiu el du nememspegulsimetriaj duonoj de ĉi tiu kombinaĵo estas kombinaĵo de 5 kvaredroj.
Kiel steligo
redaktiĜi povas esti ricevita ankaŭ per steligo de dudekedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W25.
La steligaj facetoj por konstruado estas:
Vidu ankaŭ
redakti- Kombinaĵo de 6 kvaredroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 12 kvaredroj kun turna libereco
- Kombinaĵo de 6 kvaredroj
- Kombinaĵo de 2 kvaredroj
- Kombinaĵo de 5 kvaredroj
- Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj kun turna libereco de p/q-lateraj kontraŭprismoj konsistas el kvaredroj se p=2, q=1
- Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj de p/q-lateraj kontraŭprismoj konsistas el kvaredroj se p=2, q=1
Referencoj
redakti- Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.
Eksteraj ligiloj
redakti- Eric W. Weisstein, Kvaredro 10-Kombinaĵo en MathWorld.
- [1] Arkivigite je 2008-11-19 per la retarkivo Wayback Machine VRML modelo