Ubuntu Unu (angle: Ubuntu One) estis mallibera reta aplikaĵo pri dosiergastigo, kreita de Canonical Ltd.

Ubuntu One
Logo

Ubuntu One

Ekrankopio de retejo
Aŭtoro Canonical Ltd.
Operaciumo Ubuntu, ekde versio 9.04, Android ekde 2.1, iOS ekde 3.1, Vindozo ekde XP
Programlingvo Python
Lingvo(j) Angla
Permesilo Mallibera (servila programaro) kaj GPL (klienta programaro)
Retejo one.ubuntu.com
vdr

La servo permesis la uzanton arĥivi kaj sinkronigi dosierojn rete inter komputiloj kaj ofertas senkoste 2 GB da spaco, kiu povas esti pligrandigita al 50 GB per ĉiumonata pago (10 $).

La servo de Ubuntu One similis al Dropbox, Box.net, Mozy, Wuala kaj Humyo.

Canonical anoncis la halton de la servo de Ubuntu One la 2-an de aprilo 2014.

Trajtoj redakti

Por aliĝi vi bezonas konton ĉe "Ubuntu SolaAliĝo" (angle: Ubuntu Single Sign On), jam kreitan se vi jam aliĝis al Launchpad (reta aplikaĵo por la kunlabora evoluigo, uzata pliprecize por Ubuntu). Post subskribo vi povas tuj uzi tian servon.

Ubuntu Unu permesas sinkronigi dosierojn, notojn, kontaktojn kaj legosignojn inter pluraj komputiloj konektitaj al servo. Por la sinkronigado de dosieroj necesas elŝuto de specifa kliento, kiu funkcias en Ubuntu ekde versio 9.04 (aprilo 2009). La sinkronigado de kontaktoj agas per kontaktaro de Evolution kaj per poŝaparatoj kiaj iPhone kaj Android[1]. La notoj kaj la preferoj estas sinkronigataj precize per Tomboy kaj Mozilla Firefox[2]. La kliento por Kubuntu estas aktuale evoluigenda[3].

Ubuntu One Music Store redakti

Kun Ubuntu Unu oni povas akiri la Ubuntu One Music Store (Ubuntu-Unu-muzikvendejon), zorgatan de 7digital, kie oni povas aĉeti rete mp3-kantojn sen DRM. La nuraj programaroj, kiuj povas aliri al la muzikejo, estas Rhythmbox kaj Banŝio. La aĉetita muziko estas aŭtomate elŝutita en propra reta spaco, kiun oni povas sinkronigi en ĉiuj komputiloj[4].

Referencoj redakti

  1. Mobile Contacts Sync (angle). Alirita 24-a de aŭgusto 2010.[rompita ligilo]
  2. Ubuntu One features (angle). Arkivita el la originalo je 2010-11-06. Alirita 24-a de aŭgusto 2010.
  3. Harald Sitter. Ubuntu One – The KDE Way (angle). Alirita 24-a de aŭgusto 2010.
  4. Ubuntu One Music Store (angle). Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 24-a de aŭgusto 2010.

Eksteraj ligiloj redakti