Ubur, laŭ egipta {{lang-ar|العبور} estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Kaljubija. Ĝi apartenas ankaŭ al urbaro de Kairo.

Ubur
urbo • planurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 436  (2006) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 12′ N, 31° 27′ O (mapo)30.20531.4575 [+]
Areo 54 km² (5 400 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ubur (Egiptio Nildelto)
Ubur (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Ubur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Obour City [+]
vdr
Vido al moskeo en Ubur

Etimologio

redakti

La loknomo havas la signifon "transirejo" arabe.

Demografio

redakti

En Ubur loĝis 133 102 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

redakti

Ubur situas sur ebenaĵo. Ŝebin el-Komo kaj Ĥusus troviĝas po 15, Kaljub 24, ĉefurbo Kairo 29, Urbo de la Deka de Ramadano 33, Benho 37, Zagazigo 40, Ismailio 89, Aleksandrio 184, Asuano 698 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Ubur estis establita en 1990 kaj ĝi tuj aliĝis al urbaro de Kairo. Samtempe industria zono estiĝis kun fabrikoj, uzinoj. La loĝkvartaloj servis al la egipta meza klaso.

Ekonomio

redakti

Ubur estas grava industria urbo, kie oni produktas elektraĵojn, nutraĵojn, meblojn, plastojn, paperojn, fadenojn, ŝtofojn, konstrumaterialojn, kemiaĵojn kaj farmaciaĵojn.

 
Ĉefvojo en Ubur
 
Lernejo en Ubur

Klimato

redakti

Ubur situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 24 mm. Inter majo-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21,5 °C kaj varias inter 14-28 °C.

Trafiko

redakti

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Kairo.

Vidindaĵoj

redakti

Referencoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
 
Domoj en Ubur