Uitikon

komunumo de Svislando

Uitikon estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3844 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Uitikon konsistas el la municipoj Ringlikon, Waldegg kaj Uitikon.

Uitikon
Blazono de Uitikon
Blazono de Uitikon
Preĝejo de Uitikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 22′ 20″ N 8° 27′ 11″ O / 47.37222 °N, 8.45306 °O / 47.37222; 8.45306 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 20″ N 8° 27′ 11″ O / 47.37222 °N, 8.45306 °O / 47.37222; 8.45306 (mapo)
Areo 4,38 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 8142
Komunumkodo 0248
Mapo de Uitikon
vdr

Geografio redakti

Uitikon situas sur la suda flanko de la monto Uetliberg. Oni de ĝi havas belegan vidon super la tuta urbo Zuriko kaj la Limatvalo. Al Uitikon apartenas ankaŭ la vilaĝeto Waldegg, kun propra haltejo ĉe la Uetliberg-Fervojo.

Trafiko redakti

Sur la teritorio de Uitikon troviĝas du stacidomoj de la Uetliberglinio de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo, krome ĝi ankaŭ per poŝtaŭtobusoj estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

Sur monteto proksime de la centro de Uitikon situas la iama residenco de la sinjoroj juĝistoj de Uitikon kaj Nieder-Urdorf. Kolonelo Hans-Jakob Steiner de Hallwil kaj lia posteulo transformis la novan domon sur la monteto iom post iom al kastelo. En la jaro 1650 estis laŭ la gusto de la epoko aldonita baroka fasado, kies pordeco hodiaŭ ankoraŭ estas konservita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti