Ukraina Olimpika Komitato
La Ukraina Olimpika Komitato (ukraine Нацiональний олiмпiйський комiтет України, do laŭvorte "Nacia Olimpika Komitato de Ukrainio") estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Ukrainio. Ĝi kreiĝis en 1990 kaj estis reorganizita fare de la Internacia Olimpika Komitato en 1993. Kiel NOK, la Ukraina Olimpika Komitato celas subteni ukrainajn atletojn, sporton en Ukrainio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Ukrainio, kvankam ĝis la jaro 2023 ankoraŭ nek okazis nek estonte klare antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando. Laŭ la stato de somero 2012 estis neformalaj supozoj ke la urbo Lviv povus eble kandidati por la Vintra Olimpiko 2022 sed nelaste la tiutempa milito igis la planon nerealigebla.
Ukraina Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Nacia Olimpika Komitato vd | ||
Dum | 1990 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Soviet Olympic Committee | |
Sidejo | Kievo, Ukrainio | |
Lando(j) | Ukrainio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Nacia Olimpika Komitato | |

Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo (ukraine kaj angle)
- paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)