Ulmeni

urbo en nuna Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ulmeni (apartigilo)

Ulmeni estas urbo en Rumanio sudokcidente de Baia Mare.[1] Administre apartenas al ĝi jenaj vilaĝoj:

Ulmeni
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Maramureș
Alinome Șilimeghiu (iam), Sülelmed (hungare), Ulmendorf (germane)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 28′ N, 23° 18′ O (mapo)47.46555555555623.300277777778Koordinatoj: 47° 28′ N, 23° 18′ O (mapo)
Ulmeni (Rumanio)
Ulmeni (Rumanio)
DMS
Alto super maro 169 m
Poŝtkodo 437355
Loĝantaro 7,270 (en 2011; 7.153 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 109265
vdr

La iama vilaĝo Tohat estis absorbita de la urbo, iĝante kvartalo ĝia.

Ulmeni ricevis la rangon de urbo en 2011[2]. Malpli ol kvinono de la loĝantoj vivas en la urbo mem (2011: 1.389); la vilaĝo Chelința havas pli da loĝantoj.

Situo redakti

Ulmeni situas ĉe rivero Someș kaj sude limas al distrikto Sălaj. Ĝi havas fervojan stacion ĉe la linio inter Baia Mare kaj Dej; la stacio pro historiaj kialoj nomiĝas Ulmeni Sălaj.

Ulmeni ne estas rekte ligita al la reto de la naciaj vojoj. La urbon trapasas la distrikta vojo DJ108A, kiu ambaŭdirekte post ĉirkaŭ 30 kilometroj atingas la nacian vojon DN1C, norde ĉe Hideaga aŭ sude ĉe Jibou.

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas el 1405 sub la nomo Silimeghiu. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy).

Renomaj homoj redakti

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Leĝo n-ro 83/2004

Eksteraj ligiloj redakti