Ulrich von Montpreis

Ulrich von MONTPREIS (mortinta la 10-an de novembro 1330) estis inter 1322 kaj 1330 episkopo de Chiemsee.

Vivo redakti

Originis li patreflanke el la familio de la senjoroj de Schärfenberg (slovene: Svibno, Občina Radeče) kiuj estis ministroj de la grafoj de Gorico. Pro ke la patrino havis praulojn kiuj ministris en Salcburgio, Ulrich preferis porti la nomon de la flanko patrina. Krome danke al ŝia doto la teritorio de Svibno pligrandiĝis.

Ulrich estis kapitulano de la katedralo de Salcburgo kaj en 1318 li estis prokuratoro okaze de la kolekto de la porpapa dekono. Post la morto de Adalbert von Fohnsdorf, episkopo je Chiemsee, la salcburga arkiepiskopo Friedrich von Leibnitz nomumis lin ties posteulo. Aŭtomate li aktivis kiel helpepiskopo en Salcburgio kaj estis krome ĝenerala vikario por la arkiepiskopo.

Post la batalo de Mühldorf (kverelegoj inter la bavaroj kaj la aŭstroj) la salcburga ĉefepiskopo komisiis Ulrich per eksterordaj taskoj rilate al la forigo de al damaĝoj. La milite profanitaj kirkoj de Anger, Höglwörth, Mauthausen, Piding kaj Aufham (komunumoj de Rupertiwinkel) devis esti digne pretigotaj por rekonsekro. Por ke ĉio iros glate oni permesis al Ulrich ordoni la kolekton de specialan imposton pagotan fare de siaj subuloj .

Oni konas nek la lokon de morto nek la lokon de la entombigo.

Literaturo redakti

  • Manfred Heim: "Ulrich von Montpreis († 1330)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198–1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 130–131