Universala simbola lingvo
Universala simbola lingvo (france Langue Universelle Symbolique) ankaŭ nomata Lus et Lia, estas apriora lingvo kreita de Edward Croegaert en 1909.
La lingvo havas 8 vokalojn, 8 verajn kaj 8 plursonajn konsonantojn. Tute kiel en Esperanto la „primitivaj vortoj” interrilatas, kaj tio povas esti klare montrata en tabelo de 50 ĉeloj. Inter la vortoj estu, se eble, iu rilato, ekzemple ligno estas hesrhatha kaj arbo estas hashthheru. Vortoj povas esti kunmetataj formante pli longan strukturon, kiel ekzemple en Esperanto. „Nekoruptebleco” – 4 nocioj plus 1 finaĵo – estas epkhorrubhdibilidhey.
Rimarkinde estas, ke ĝi estas apenaŭ konata, kvankam de ĝi ekzistas franclingva lernolibro, kaj kvankam ĝi estas citita en Historio de la Mondolingvo de Ernest Drezen.
Bibliografio
redakti- Progreso : oficiala organo dil Uniono por la Linguo Internaciona Ido februaro 1909, p. 751 (mencio de du leteroj ricevitaj de J.E. Croegaert)
- J.E. Croegaert, Vade-mecum abrégé de la langue universelle symbolique et de la langue internationale auxiliaire 1909, 24 p.
- J.E. Croegaert, Vade-mecum de la langue universelle sémantique et de la langue internationale auxiliaire 1910, 216 p.
- Ernest Drezen, Historio de la mondolingvo, 3a eldono, 1931, p. 124
- Danielle De Smet, De belangstelling voor de kunsttalen - Het Esperanto, 1972 (paĝoj 21-28 pritraktas la projekton de Croegaert)
- Wim M.A. De Smet, «Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto», Monato (2004), legu rete
Vidu ankaŭ
redakti- la apartigilon "universala lingvo".