Universitata malsanulejo de Kuopio

Universitata malsanulejo de Kuopio (KUH; finne: Kuopion yliopistollinen sairaala, KYS, svede: Kuopio universitetssjukhus) estas unu de kvin universitataj malsanulejoj en Finnlando kaj la plej granda malsanulejo en orienta Finnlando. Ĝia ĉefa konstruaĵo situas en urboparto Puijonlaakso. En Universitata malsanulejo de Kuopio agas ĉiuj specialaj medicinaj areoj. La malsanulejo estas vere grava edukada malsanulejo, kaj ĉiujare tie studas pli ol 1000 kuracistaj ŝtudantoj. En la malsanulejo estas kora centro, kiu estas en la tuta mondo la plej bona en disvolvo de biologiaj ĉirkaŭiraj operacioj, kaj ankaŭ la epilepsia centro de Universitata malsanulejo de Kuopio estas escepte elstara.