Universitato de Vajomingo
La Universitato de Vajomingo (angle University of Wyoming, akronime UW aŭ UWyo, ankaŭ nomita U-Dub) estas ŝtata universitato en Laramie en la ŝtato Vajomingo, Usono. Fondita en 1866, ĝi estas terkoncesita universitato [1].
Universitato de Vajomingo | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono | |||||
moto | Equality Egaleco | ||||
Informoj | |||||
fondodato | marto 1886 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 18′ 47″ N, 105° 34′ 53″ U (mapo)41.313055555556-105.58138888889Koordinatoj: 41° 18′ 47″ N, 105° 34′ 53″ U (mapo) | ||||
lando | Usono | ||||
adreso | Corner of Ninth and Ivinson, Laramie, WY, 82071 | ||||
poŝtkodo | 82071 | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 11 829 vd (stato: septembro 2020) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Cifereca Biblioteka Federacio • Wyoming Nonprofit Network • American Council on Education • National Humanities Alliance • State Higher Education Executive Officers • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | |||||
filioj | |||||
• Wyoming Space Grant Consortium • American Heritage Center • University of Wyoming Libraries vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato ankaŭ enhavas la nacian American Heritage Center, kiu estas usona arkivo kaj biblioteko kiu dokumentas usonan civilizacion, vivstilon kaj socian vivon. Interalie 45 000 maloftaj kaj malnovaj libroj el la pasinta historio de Usono estas arkivitaj ĉi tie.
Akademiaj specialaĵoj estas naturadministrado, akvo- kaj rimedstudoj, energio, mediaj studoj, geologio kaj agrikulturaj studoj [2].
La lernejoj kaj fakultatoj estas:
- Kolegio pri Agrikulturo
- Kolegio de Artoj kaj Sciencoj
- Kolegio pri Komerco
- Kolegio pri Edukado
- Postgimnazio de Inĝenieristiko kaj Aplikata Scienco
- Kolegio de Sansciencoj
- Kolegio de Juro
- Haub School kaj Ruckelshaus Instituto de Medio kaj Naturaj Rimedoj
- Lernejo de Energiaj Rimedoj
Ĉe UWyo ekzistis 13,203 studentoj kaj 439 akademia kunlaborantaro en 2006. En la sama jaro, instrukotizo estis 3,554 USD por ĉiuj studentoj aligitaj en la ŝtato. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.
Referencoj redakti
- ↑ Wyoming State Constitution Arkivigite je 2012-12-25 per la retarkivo Wayback Machine; Article 7, Section 23.
- ↑ UW Outreach School. Alirita October 24, 2014.