Universitato de Nov-Hampŝiro
La Universitato de Nov-Hampŝiro (angle University of New Hampshire, akronime UNH) estas ŝtata universitato en Nov-Hampŝiro en Usono [1]. La ĉefa kampuso estas en Durham, kaj ankaŭ estas kolegio en Manĉestro.
En 1866, la universitato estis fondita kiel la Nov-Hampŝira Kolegio de Agrikulturo kaj la Mekanika Arto en Hanovro. Ĝi translokiĝis en 1893 al Durham. La nomŝanĝo okazis en 1923 .
Organizo
redaktiLa universitato havas ses altlernejojn /fakultatojn:
- Kolegio de Inĝenieristiko kaj Fizikaj Sciencoj (CEPS)
- Kolegio de Liberala Arto (COLA)
- Kolegio de Vivsciencoj kaj Agrikulturo (COLSA)
- Lernejo de Sano kaj Homaj Servoj (SHHS)
- Whittemore Lernejo de Komerco kaj Ekonomiko (WSBE)
- Universitato de Nov-Hampŝiro en Manĉestro (UNHM)
Kun 15,000 studentoj, UNH estas la plej granda universitato de la ŝtato [2]. En la aŭtunsemestro 2006, ekzistis 14,848 studentoj kaj 948 akademia kunlaborantaro enmatrikulitaj, kaj la instrukotizoj sur ĉiujara bazo estis en la sama tempo USUS$ 10,401 por studentoj aligitaj en la stato de Nov-Hampŝiro. La studoj kondukas al doktoriĝo [3].
Referencoj
redakti- ↑ University of New Hampshire. Alirita June 3, 2020 .
- ↑ . In-State Tuition at N.H.'s Public Universities Remains Highest in Nation (October 25, 2017).
- ↑ Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je 2020-07-26. Alirita 26 July 2020 .