Unterseen
Unterseen estas urbo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Unterseen | |
---|---|
![]() | |
urbeto • komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Interlaken |
Geografia situo | CH1903: 631446 / 170747 (mapo)46.68727.8497Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631446 / 170747 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5522 |
Areo | 14,1 km² |
Alteco | 567 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3800 |
Komunumkodo | 0593 |
![]() | |
Geografio
redaktiUnterseen situas ĉe la orienta fino de la Lago de Thun ĉe la alfluo de Aro al ĉi-lasta, norde de Interlaken, kun kiu Unterseen komplete kunkreskis, tiel ke turistoj ofte kredas, ke la urbo Unterseen estas nur kvartalo de Interlaken, kvankam fakte Unterseen estas jure kaj historie urbo, dum Interlaken nur vilaĝo, kiu cetere ĝis 1891 nomiĝis modeste Aarmühle. De Unterseen oni havas bonegan kaj liberan rigardon al la tri famaj montoj Eiger, Mönch kaj Jungfrau de la Bernaj Alpoj. Unterseen estas fakte la unua urbo laŭlonge de la rivero Aro.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Unterseen limas en nordo al Habkern, en nordoriento al Ringgenberg, en oriento kaj sudo al Interlaken, en sudokcidento alliflanke de la Lago de Thun al Därligen, kaj en okcidento al Beatenberg.
Trafiko
redaktiKvankam la trajlinio inter la okcidenta kaj la orienta stacidomoj de Interlaken pasas parte tra teritorio de la komunumo Unterseen, en Unterseen ne estas trajnhaltejo. Tamen la okcidenta stacidomo de Interlaken situas nur kelkcent metrojn de la urbocentro de Unterseen. Krome la komunumo ankaŭ estas servata de lokaj busoj de Interlaken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas du kilometrojn sudokcidente de la urbo inter Matt kaj Interlaken.
Historio
redaktiLa 13-an de julio 1279 la imperiestro Rudolfo la 1-a donis al la barono Berĥtoldo la 3-a de Eschenbach la permeson konstrui fortikaĵon inter la du lagoj kaj koncedis al tiu fortikaĵo ankaŭ la urborajton. En la jaro 1291 la unuan fojon aperis la nomo Unterseen por la urbeto per la vortoj "Inderlappen genannt Undersewen". [1]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Teksto pri la historio en la oficiala retejo de la komunumo Unterseen[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Unterseen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Hotelo Central
-
Piedira ponto trans Aro
-
Rigardo al la malnova urbo
-
Aroinsulo vidita de Hotelo Central