Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Beatenberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

GeografioRedakti

Beatenberg situas nordoriente de la Lago de Thun. La komunumon konsistas el la vilaĝo Beatenberg sur suna teraso 600 metrojn super la lago kaj la vilaĝo Sundlauenen ĉe la lagobordo zur alteco de 570 m s.m., kaj la setlejoj Schmocken (sur alteco de 1121 m s.m.), Spirenwald (sur alteco de 11173 m s.m.) kaj Waldegg (sur alteco de 1202 m s.m.). Grava vidindaĵo estas la Sankt-Beato-Kavernoj, kie troviĝas la tombejo de Sankta Beato, kiu estas la nomopatrono de la komunumo.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Beatenberg limas en nordo al Eriz, en nordoriento al Habkern, en oriento al Unterseen, aliflanke de la Lago de Thun en sudoriento al Därligen, en sudo al Leissigen, en sudokcidento al Krattigen, en okcidento al Sigriswil, kaj en nordokcidento al Horrenbach-Buchen.

TrafikoRedakti

Beatenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Beatenberg atingeblas per poŝtaŭto ek de Interlaken tra kurboriĉa montarvojo. Eblas ankaŭ atingi la setlejon Schmocken per funikularo de la ŝiphaltejo Beatenbucht (Golfo de Beato), kiu atingeblas aŭ per ŝipo sur la Lago de Thun aŭ per la poŝtaŭtolinio de Unterseen laŭlonge de la norda bordo de la lago al Thun. Per tiu poŝtaŭtolinio kaj per ŝipo atingeblas ankaŭ la vilaĝo Sundlauenen. De Schmocken aertelfero kondukas al la kulmino de Niederhorn sur alteco de 1950 m s.m..

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Beatenberg datiĝas el la jaro 1275 kiel super rupes. En la jaro 1357 kiel Sant Beaten berge aperas unuan fojon formo de la nomo hodiaŭa de la komunumo. Dum mezepoko ĉe la enirejo al la Sankt-Beato-Kavernoj ekzistis pilgrima ĉapelo honore al Sankta Beato, kies tombejo tie troviĝas. Post la reformacio en la jaro 1528 la regantoj de Berno malkonstruis la kapelon en la kavernoj kaj murfermis la kavernoenirejon por malebligi la pilgrimadon. De 1771 ĝis 1856 ekzistis sur Gemmenalp kaj Niederhorn karbominejoj. En la 19-a jarcento en Beatenberg estis malfermitaj luksaj hoteloj kaj la loko fariĝis turisma centro. Post krizo en la 1960-aj jaroj la komunumo povis denove establiĝi kiel kuracloko.[1]

FamulojRedakti

En Beatenberg mortis hungardevena operkantisto Mária Ivogün.

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti