Monolito

(Alidirektita el Unuŝtono)

La vorto monolito devenas de la grekaj mono kaj lithos kaj do signifas unuŝtono. Oni nomas tiel rokojn, ŝtonegojn, kolonojn, monumentojnskulptaĵojn el nur unu kompakta bloko. En figura signifo ankaŭ unuanimaj homgrupoj - ekzemple partioj - povas esti "monolitaj". Kelkaj kulturoj ligas al monolitaj ŝtonoj signifon religiankultan.

Monto Aŭgusto estas la plej granda monolito en la mondo.
Monolito en la Expo.02, Svislando.

Laŭ Francisko Azorín monolito estas Unupeca ŝtona konstruaĵo.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 143.