Unua Vizio (mormonismo)

diapero spertita de Joseph Smith je 1820 en arbareto en Nov-Jorkio, Usono; du lumaj estaĵoj aperis; unu el ili diris ke ĉiuj ekzistantaj konfesioj estas koruptitaj

En la teologio de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la Unua Vizio estis apero de Dio spertita de Joseph Smith (filo), dum la jardeko de 1820 en loko proksime de lia domo, hodiaŭ nomata la "sankta arbareto", okcidente de Nov-Jorko. Smith diris ke preĝante por scii kiu estas la vera eklezio, kiel respondo, ĉielaj mesaĝistoj diris al li ke ĉiuj ekzistantaj eklezioj estis falsaj pro koruptado kun la paso de la tempo. La mesaĝistoj ankaŭ anoncis ke li estis la elektito de Jesuo mem por la restaŭrado de la vera eklezio fondita de li.

Vitralo reprezentante la unuan vizion de Joseph Smith

Dum la unuaj jaroj de la movado de la mormonoj, la pozicio de Smith kiel profeto deriviĝis ĉefe el la diskonigado kaj eldonado de la Libro de Mormon, el kiu estis tradukita (laŭ li) el oraj planĉoj revelaciitaj de la anĝelo Moroni. Post la jardekoj 1830 kaj 1840, Smith rakontis pri tiu unua vizio, kaj ankaŭ aro de liaj konatoj. Kvankam la vizio ne estis emfaziga punkto dum la vivo de Smith, ĉi fariĝis kernaĵo por la kredo de la sekvantoj.

Citaĵo
 Post apartiĝi al loko antaŭe rezervita, rigardante ĉirkaŭen kaj estante tute sola, mi surgenuiĝis kaj montris al Dio la deziron de mia koro. Apenaŭ en la komenco, subite mistera forto prenis min kaj tute dominis min... kaj estis tiom granda influo sur min ke mia lango tordiĝis, tial mi ne povis paroli... precize en tiu momento je necerteco mi vidis lumkolonon, pli brila ol la suno, rekte super mia kapo; kaj ĉi tiu lumo laŭgrade descendis sur min. Mi sentis min libera de la malamiko kiu premis min. Ripozinte sur min la lumo, Mi vidis aere super mi, du estaĵojn, kies majesto kaj gloro ne eblas priskribi. Unu el ili alparolis min, vokante min per mia nomo, kaj diris, signalante la alian: Jen mia amata Filo: Aŭskultu lin!