Malfermi la ĉefan menuon

Unua societo de aŭstraj esperantistoj

Unua societo de aŭstraj esperantistoj estis fondita en 1901 en Brno, en Laborista Domo, Jůza-strato n-ro 8 (posta Dělnická, Marxova, nun Spolková). Ĝi estis la unua esperantista societo sur teritorio de tiama Aŭstrio (en Hungario samjare en Budapeŝto). Fondintoj: redaktoro Karel Pelant, ĵurnalisto, kaj Václav Kovanda, unu el la postaj fondintoj de Laborista Memhelpa Kooperativo "Včela" (Abelo). Nur interpelacio de social-demokrata deputito Josef Hybeš en la viena parlamento ebligis la fondon de la Societo. La unua komitato: prezidanto Karel Pelant, vicprezidanto K. Černil, sekretario V. Kovanda kaj kasisto Jan Kajš. Inter pluaj komitatanoj estis Karl Steier, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por germanoj. (Post kelke da tempo li daŭre transloĝiĝis en Svislandon kaj poste en Germanion kaj revenis al Brno nur post la Dua mondmilito mortmalsana el koncentrejo. Esperantistaro el Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste pri-zorgis lian sepulton.) En la Societo estis ĉeĥoj kaj germanoj kaj disvolvis viglan aktivecon aranĝante prelegojn kaj plurajn kursojn en la urbo kaj antaŭurboj. La kursojn gvidis Jan Kajš, Domin Konečný, Karl Steier kaj Josef Záboj.

Hodiaŭ ĝian tradicion daŭrigas la Esperantista klubo en Brno.

Statuto 1901Redakti

La regularo estas rara dokumento pri la fondo de la unua aŭstra esperantista societo en 1901.

Escepto el regularo de l' "Unua societo de aŭstraj esperantistoj en Brno"*)

§ l. Nomo, restejo kaj ofica lingvo de la societo. La nomo de la societo estas: "První spolek esperantistů rakouských" (Unua societo de aŭstraj esperantistoj). La societo havas restejon en Brno kaj atendas sian agadon en la tuta Aŭstrujo. La ofica lingvo estas lingvo bohema kaj germana.

§ 2. La celo de la societo estas disvastigadi la lingvon "Esperanto".

§ 3. Rimedoj por atingi la celon estas a) Regula instruado je "Esperanto" de ĉiuj aktivaj membroj; b) aranĝado de paroladoj kaj interparoladoj pri "Esperanto"; c) abonado kaj eldonado de libroj kaj gazetoj esperante skribitaj, kaj fondigo de biblioteko; d) aranĝado de paroladoj pri "Esperanto" en diversaj lokoj de Aŭstrujo pro fondi lokajn grupojn.

§ 4. Monon oni akiros: a) De enskribopago kaj kotizado de membroj, b) de profito el amuzadoj kaj solenoj, c) de bonvolaj donacoj kaj testamentaĵoj.

§ 5. Membreco. Kiel viroj tiel virinoj povas fariĝi membroj de la societo.

§ 6. Kategorioj de membroj: La societo konsistas: a) el aktivaj, b) kotizantaj, c) honoraj membroj. La aktivaj membroj estas tiuj, kiuj vizitas horojn de instruado kaj lernas Esperanton. Kotizantaj membroj nur devas pagi la kotizaĵon. Honora membro povas fariĝi ĉiu, kiu helpos Esperanton disvastigadi.

§ 7. Akceptado de membroj. Membrojn akceptas la komitato. Ĉe rifuzo de akcepto oni povas apeli al kunveno ĝenerala.

§ 8 Devoj de membroj. a) Aktivaj kaj kotizantaj membroj devas pagi de ĝenerala kunveno ordonitan enskribopagon kaj la semajnan kotizaĵon. Membroj honoraj estas sen devo pagi la kotizaĵon; b) kiu restos ŝulda 6 semajnajn kotizaĵojn kaj se la antaŭirinta admono restas sen sukceso, tiu ĉesas esti membro de la societo kaj perdas siajn membrajn rajtojn; c) aktivaj membroj devas viziti ekzercadojn esperantajn de la societo aranĝitajn. En okazo, se iu ne povas veni, devas ĉiu aktiva membro antaŭe sin pravigi; d) ĉiuj membroj devas agitadi por la societo, gardi interesojn de la societo kaj agi je ĝia florado.

§ 9. Rajtoj de membroj. Ĉiu membro de la tago de sia akcepto povas uzadi ĉiujn oportunojn societajn, kiel estas la partopreno en instruado kaj paroladoj, elpruntado de libroj kaj gazetoj kaj tiel plu. Ĉiu membro havas la rajton elekti aŭ esti elektita.

§ 10. Eliĝo el la societo estas por la membroj ĉiam libera, sed restas la devo pagi ĉiujn ne-pagitaĵojn ĝis la anonco de sia eliĝo. La eliĝon oni skribe anoncas. Eligota povas esti tia membro, kiun oni konvinkos je malutiligado de interesoj de la societo aŭ kiu en horoj de instruado neĝuste kondutas. Sed antaŭe devas tiu membro esti avertita de instruanto. - Eligitaj membroj povas esti ree akceptotaj nur per kunveno ĝene-rala.

§ 11. Pri administrado de la societo zorgas la komitato, kiu konsistas: 1 de prezidanto, 2. vic-prezidanto, 3. sekretario, 4. vic-sekretario, 5. kasisto, 6. vic-kasisto kaj 7. bibliotekisto.

§ 12. Administrado de lokaj grupoj. Loka grupo elektas al si, por unu jaro, laŭ la modelo de ĉefa societo, memstaran komitaton, al kiu apartenas administradi lokan grupon. Ĉiu grupo aranĝas unufoje en jaro, sed pli frue ol ĉefa societo, kunvenon ĝeneralan, kunvokitan de prezidanto de la grupo. Tiu kunveno ĝenerala plenumas lokajn aferojn kaj kune elektas unu delegiton al ĝenerala kunveno de la societo. Kiu grupo nepovas pro ia kaŭzo elsendi delegiton, havas rajton reprezentigi sin per iu membro, kiu loĝas en restejo de la societo. Tia repre-zentanto, kiel ankaŭ ĉia delegito devas posedi skriban certigon de la grupo, kiun li reprezentas. Lokaj grupoj devas efiki konsente kun regularo de la societo. Plej malgranda nombro da membroj estas 10. Se la nombro da membroj en iu grupo malaltiĝos sub 10, estas necesa ĉesigi la grupon. Restantaj membroj de ĝi povas aliĝi al plej proksima grupo aŭ al societo mem.

§ 14. La kunvenon ĝeneralan oni kunvokas en januaro, plej malfrue en februaro; al ĝia kompetento precipe apartenas: a) elekto de sep-membra komitato kaj du anstataŭuloj; b) elekto de 2 revidantoj; c) difini la altecon de enskribo-pago kaj membra kotizaĵo; d) nomi honarajn membrojn; e) decidadi je decido de komitato kaj de paciga juĝistaro; f) ŝanĝi la regulon. La ĝenerala kunveno estas kunvokata de la komitato, de kiu ankaŭ estas difinita ĝia tempo kaj programo. Al la komitato ankaŭ apartenas la rajto kunvokadi neregulajn kunvenojn ĝeneralajn, se ĝi ekkonos ĝin bezona kaj krom tio ĝi (komitato) devas ilin kunvoki, kiam ĝin (kunvenon) deziras kvarono da membroj kun montro de motivoj.

Enskribopago estas 50 heleroj. Membra kotizaĵo 5 heleroj semajne (2 K 60 h tutjare):

Lokaj grupoj pagos por ĉiun novan membron 30 helerojn de enskribopago al ĉefa societo. Por tio la lokaj grupoj ricevos senpage regularojn, membrokartojn k.t.p.

Ĉiujn demandojn rilate "Esperanto" respondas volonte la suprenomita societo en Brno, Juza str. 8, Moravujo--Aŭstrujo. - Poŝtmarko por respondo dezirata.

  • Ni konservis la originalan tekston.

Unua komitato 1901Redakti

Unua komitato estas por ĉiu organizaĵo grava afero, ĉar de tiuj homoj dependas la futuro de la societo. Sube ni prezentas komitatojn de tri unuaj societoj, kies nomaroj konserviĝis.

Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj en Brno (1901)

Komitato:

Prezidanto: Karel Pelant, redaktoro, Cejl 57
Vicprezidanto: Jos. Černil, Jůzova 8
Sekretario: Václav Kovanda, Jůzova 8
Vicsekretario: Julie Kramolišová, Františka Josefa 119
Kasisto: Jan Kajš, Františka Josefa 102
Vickasisto: Karel Drexler, Olomoucká 3
Bibliotekisto: Josef Valíček, Jůzova 8
Vickomitatanoj:
Adele Kajšová, Františka Josefa 102
Jos. Chlup, Nové Černovice 128
Revizoroj: Meth. Klimeš, Horní Pálava 286
Rob. Kelner
Pluaj membroj: F-ino Fani Boron, Františka Josefa 120
Johano Filipinsky, Židenice
Adolf Glaser
Viktor Kaidusch, Bindergasse 15
Albert Nepustil, Čechnerova 6
Valentin Novák, Bradáčkova 40
Franz Roháček, Kamenná 7
Václav Nepraš, Židenice

Aŭstria Societo Esperantista (1903)

Prezidanto ::Augustin Skaunic (1903)
Jan Kajš (1904), kompostisto

Klubo de Bohemaj Esperantistoj (1905)

Prezidanto František Racek, fotografisto

Germana Grupo Esperantista (1905)

Prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo
Sekretario Franz Podloučka, kontrolisto de Landa Akuŝejo

Interpelacio 1901Redakti

Interpelacio por subteni la fondon de la unua esperantista societo en Aŭstrio estas rara dokumento pri burokrataj malhelpoj, kiujn devis venki la unuaj Esperanto-pioniroj. La interpelacion prezentis deputito Josef Hybeš, ĝia akra tono sukcesis.

Interpelacio de la deputito Josef Hybeš kaj kunuloj al la sinjoro ĉefministro kiel gvidanto de la ministerio pri internaj aferoj

Kun konstitucie garantiata rajto formi societojn havas la aŭstriaj civitanoj de ĉiam plej rimarkindajn spertojn. La aproba procedo de statutoj estas de niaj oficoj nekredeble misuzataj. Preskaŭ ĉiujare ili trovas novajn motivojn, kial la statutojn rifuzi.

Neniu juristo kapablas diri, ke statuto de li verkita efektive estos aprobita. Ekzistas kazoj, kiam ekzemple statuto de ekzistanta societo estis kvindekfoje aprobita, sed poste denove, kiam surbaze de ĝi volis konstituiĝi nova societo, la sama statuto estis sen aprobo redonita.

La 19-an de aprilo pasintjare kelkaj proponantoj el Brno prezentis statuton de nepolitika societo de esperantistoj al la ministerio pri intenaj aferoj, kaj la paragrafon, kiu volis solvi konfliktojn estiĝintajn el la societaj kondiĉoj, ili verkis same kiel centoj da statutoj jam aprobitaj. Tamen la statuto estis redonita al ili sen aprobo.

Tiu ĉi stato estas absolute netolerebla kaj ekstreme hontiga.

Tial la subskribintoj demandas:

"Ĉu estas al la sinjoro ĉefministro kiel gvidanto de la ministerio pri internaj aferoj konata tiu ĉi praktiko ĉe plenumado de aproba rajto fare de la oficoj?

Kaj se jes, per kio li povas ĉi tiun nekredeblan kaj nur en Aŭstrio ŝatatan ĉikanadon de la civitanoj pravigi?"

Vieno, la 21-an de majo 1901
Hybeš
Eldersch
Dr. Ellenbogen
Schuhmeier
Černý
Rieger
Daszyński
Romanczuk
Cingr
Dr. Korol
Josef Hannich
Dr. Kos
Seitz
Breiter
Basil Jaworski