Uragano Felix estis la sesa nomita ŝtormo kaj dua uragano de la uragana sezono en 2007.

Uragano Felix

Felix la 2-an de septembro 2007

Felix la 2-an de septembro 2007
Aperis la 31-an de aŭgusto 2007
Malaperis la 5-an de septembro 2007
Plej rapidaj ventoj 280 km/h (175 mejloj/h)
Homaj mortoj 133
Damaĝoj ekvivalento de 720 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Honduro
vdr

Felix formiĝis el tropika ondo la 31an de Aŭgusto, kaj pasis tra la sudo de la Alventaj Insuloj. La 4an de Septembro, Felix venis al tero ĝuste sude de la limo inter Nikaragvo kaj Honduro, ĉe la regiono |Miskita Marbordo, kiel uragano de 5a kategorio kun ventoj de 260 km/h. Ĝi frapis Nikaragvon la saman tagon kiam Uragano Henriette frapis la Kalifornian Duoninsulon en la orienta Pacifika Oceano, kio markis la duan registritan okazaĵon ke nordatlantika uragano kaj pacifika uragano venis al tero la saman tagon; la antaŭa okazaĵo okazis la 23an de Aŭgusto, 1992, kiam la Uragano Andrew frapis ĉe Bahamo la saman tagon ke Uragano Lester frapis la meksikan Kalifornian Duoninsulon. Almenaŭ 133 mortoj estis atribuitaj al Felix.

Eksteraj ligiloj redakti