Uragano Hazel estis la 14-a nomita ŝtormo kaj sesa uragano de la uragana sezono en 1954. Tiu ŝtormo mortigis almenaŭ 400 personojn en Haitio antaŭ frapi en Usonon ĉe la limo inter Norda kaj Suda Karolino, kiel uragano de kategorio 4a. Post okazigi 95 mortojn en Usono, Hazel frapis en Kanadon kiel ekstertropika ŝtormo, okazigante mortojn de ĉirkaŭ 81 personoj, ĉefe ĉe Toronto. Kiel rezulto de la alta mortindico kaj la damaĝo kaŭzita de Hazel, ties nomo estis retirita el la uzado por nordatlantikaj uraganoj.

Uragano Hazel

Hazel la 15-an de oktubro 1954

Hazel la 15-an de oktubro 1954
Aperis la 5-an de oktobro 1954
Malaperis la 18-an de oktobro 1954
Plej rapidaj ventoj 215 km/h (130 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 938 mbar (hPa); 27,70 inHg
Homaj mortoj 591–1,191
Damaĝoj ekvivalento de 382 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Haitio  Usono  Kanado
vdr

Eksteraj ligiloj redakti