Uragano Nock-Ten

forta uragano aŭ tropika ŝtormo kiu alteriĝe trafis entute kvar regionojn en Sudorienta Azio, el tio du en la Filipinoj

Uragano Nock-Ten aŭ angle (severe) tropical storm Nock-ten, konata en la Filipinoj kiel uragano Juaning, estis forta uragano aŭ tropika ŝtormo kiu alteriĝe trafis entute kvar regionojn en Sudorienta Azio, el tio du en la Filipinoj, mortigante pli ol 100 homojn kaj kaŭzante damaĝon taksitan je 126 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi estis la kvara severa tropika ŝtormo de la "pacifika tifonosezono de 2011".

la uragano ĉe pinta intenseco fine de la 26-an de julio 2011

La meteologia areo de malalta aeropremo aŭ depresio formiĝis la 24-an de julio. Kvankam ĝi estis unu el la plej mortigaj tropikaj ŝtormoj de 2011, ĝia antaŭvidita alteriĝo estis bone diskonigita kaj taŭgaj preparoj estis faritaj. Ĝia pinta intenseco estis mezurita ĉe 65 knotoj laŭ la Skalo de Saffir-Simpson oriente de la Filipinoj. Ĉe komenca alteriĝo, la ŝtormo mortigis 75 homojn, forlasante 9 mankantajn, kaj kaŭzante difekton de pli ol 65 milionoj da usonaj dolaroj. La ŝtormo retiriĝis en la oceanon kaj komencis plifortiĝi denove kiam ĝi moviĝis en la Sudĉinan Maron. La sistemo turnis al la ĉinia insula provinco Hajnano kie flava alarmo estis eligita kaj forta ĝis tre forta pluvokvanto estis antaŭvidita. Dek kvar flugoj de la provinca ĉefurbo Hajkoŭo de Hajnano estis nuligitaj kaj fervoja pramservo al Ĉinio estis suspendita. Proksimume 27 700 homoj estis evakuitaj de la malalta areo de Hajnano. Nock-ten postulis 2 vivojn kaj kaŭzis ĝeneraligitan difekton kun valoro de 58 milionoj da usonaj dolaroj en Hajnano. La sistemo denove retiriĝis en la oceanon kaj plifortiĝis kiam ĝi kurbiĝis al Vjetnamio. Alproksimiĝante al la kontinento, ĝiaj areoj de malalta aeropremo influis Laoson kaj Tajlandon. La ŝtormo verŝis ekstreme pezan pluvokvanton inundante la riverojn Jom kaj Nan en Tajlando. En Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando, 650 000 homoj estis evakuitaj de malaltaj areoj kiam proksimume 6 200 akreoj da rizokampoj kaj aliaj kultivitaj kampoj estis anoncitaj esti tute subakvigitaj. Difektoj estis atenditaj esti 2,33 milionoj da usonaj dolaroj kaj la mortnombro estis metita ĉe 42.

La nomo "Nock-ten" estis kontribuita de Laoso kaj rilatas al la alciono.

  • La unua versio de tiu teksto ekestis la 22-an de julio 2024 baze de la unuaj partoj de la koncerna anglalingva artikolo.