Urbodomo de Ciudad Real

La Urbodomo de Ciudad Real estas la institucio kiu zorgas pri la regado de la urbo kaj la konstruaĵo kiu estas ties hejmo en Ciudad Real (Kastilio-Manĉo, Hispanio).

Urbodomo de Ciudad Real
loka administracio de Hispanio
Geografia situo 38° 59′ 6″ N, 3° 55′ 42″ U (mapo)38.98494-3.92842Koordinatoj: 38° 59′ 6″ N, 3° 55′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Town Hall of Ciudad Real
Urbodomo de Ciudad Real (Kastilio-Manĉo)
Urbodomo de Ciudad Real (Kastilio-Manĉo)
DEC
Urbodomo de Ciudad Real
Urbodomo de Ciudad Real
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Urbodomo de Ciudad Real
Retejo Oficiala retejo
Jura formo korporacio de publika juro en Hispanio
vdr
Urbodomo de Ciudad Real. Balkonaro feste vestita.
Urbodomo de Ciudad Real; arkitektura detalo.

La skabenaro estas estrata de la Urbestro de Ciudad Real, kiu ekde 1979 estas elektita demokratie pere de universala balotado. En 2017 havas tiun postenon Pilar Zamora, de la Partido Socialista Obrero Español, kiu regas sen absoluta majoritato danke al la apogo de "Ganemos", el la municipa balotado de 2015.

La konstruaĵo de 1976 (kiu okazigis siatempe gravan polemikon) estas verko de la madrida arkitekto Fernando Higueras [iGEras]. Ĝia pekuliara formo intencas esti de inspiro novgotika, kio estas iel simila aŭ memoriga pri kelkaj urbodomoj de Flandrio aŭ Nederlando. Estas situa ĉe la etosa ĉefa placo nome Plaza Mayor.