Urbodomo de Mezőberény

La Urbodomo de Mezőberény estas impona historia monumento en Mezőberény, laŭ la ĉefplaco en la urbomezo.

Urbodomo de Mezőberény

Historio redakti

En tiu loko origine estis naskiĝdomo de Soma Orlai Petrics, lia parenco Sándor Petőfi ofte pasis tagojn en la domo. Tiutempe la vilaĝa administrado okazis en alia domo apud la gimnazio. La nun videbla novklasikisma urbodomo estis konstruita en 1901. Spite la novan konstruaĵon la loko restis grava rememorejo pri Petőfi.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa urbodomo situas laŭ la trotuaro de la placo. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo kun rizalito. En la unua etaĝo super la enirejo malgranda balkono estas videbla. La fasado mem estas 26 metrojn longa, la du aloj estas 36 kaj 20 metrojn longaj. Sur la eksteraj muroj estas memortabuloj pri Petőfi, Orlai kaj diversaj hungaraj datrevenoj. Antaŭ la urbodomo staras monumento pri falintoj de la 1-a mondmilito (1928).

Fontoj redakti