Urboj por Vivo estas tutmonda iniciato kunlabora por marki proteston kontraŭ la mortopuno. La memortago okazas ĉiujare la 30-an de novembro. La okazaĵo markas la unuan registritan forigon de la mortopuno, fare de Leopoldo la 2-a, Duko de Toskanio la 30-an de novembro 1786.

En 2009, ĉirkaŭ 60 ĉefurboj kaj pli ol 1 200 urboj kaj municipoj ĉirkaŭ la mondo partoprenis en la projekto. En 2014 partoprenis 1800 urboj el 90 landoj [1].

En 2005, la urboj ankaŭ partoprenis en la konferenco "Afriko por Vivo" pri mortopuno en Afriko kie 14 ministroj pri justico el afrikaj landoj kunvenis en Toskanio, Italio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti