Urs Fischer

svisa artisto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fischer (apartigilo)

Urs FISCHER (naskiĝis en 1973 en Zuriko) estas svisa plastika artisto. Liaj verkoj kovras malsamajn formatojn, teknikojn kaj subtenojn kiel ekzemple skulptaĵo, instalaĵo, glumozaiko, pentraĵo, fotarto kaj cifereca arto.[1]

Urs Fischer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1973 (1973-05-02) (51-jaraĝa)
en Svislando
Religio Scientologio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto
konceptartisto
konstrua desegnisto
instalada artisto
pentristo
desegnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fotografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en AmsterdamoZurikoNov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Baked Master's Basket vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Kariero

redakti

Li komencis sian karieron en fotarta studio en Zuriko kaj poste studis arton en lernejo en Amsterdamo.[1]

En la 1990-aj jaroj, li unuafoje ekspoziciis sian laboron. En 2009, li produktis sian unuan unuopan ekspozicion Urs Fischer: Marguerite de Ponty en la Nova Muzeo de Nuntempa Arto. 2011, li partoprenis la Venecian Bienalon per la instalaĵo de vakskulptaĵo de La rabado de la Sabinulinoj de Giambologna.[2][3]

En 2012, li iĝis la unua vivanta artisto havanta ekspozicion ĉe la Palaco Grassi kaj en 2013, li prezentis retrospektivon en la MOCA, kie li faris intervenojn en la konstruaĵoj de la muzeo kiel ekzemple grandegajn truojn por la kunmeto de sia laboro.[2]

En 2019, en la foiro Art Basel, li elmontris interagan argilan verkon inspiritan de La Kiso de Rodin; En kelkaj el liaj verkoj li kutime revenas al klasikaj artaĵoj kiel ekzemple portretoj, pejzaĝoj, nudoj kaj aĵpentraĵoj, sed li provas ke ili povu esti aktivigataj kun interagado de publiko.[4]

Liaj verkoj estas parto de la kolektoj de muzeoj kiel la MoMA en Novjorko, la Muzeo Whitney de Usona Arto, la Muzeo Jumex en Meksikurbo, inter aliaj.[5]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Urs Fischer y su arte irreverente (hispane). El Universal (2022-04-02). Alirita 2022-05-12.
  2. 2,0 2,1 Urs Fischer: Lovers (hispane). Museo Jumex. Alirita 2022-05-12.
  3. Nast, Condé. Urs Fischer le prende fuego a la Pinault Collection de París (hispane). Architectural Digest España (2021-09-17). Alirita 2022-05-12.
  4. Un viaje al mundo de Urs Fischer (hispane). www.reforma.com. Alirita 2022-05-12.
  5. Staff, Entrepreneur. Urs Fischer llega a la ciudad de México con su exposición artística: Lovers (hispane). Entrepreneur. Alirita 2022-05-12.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Urs Fischer (artista) en la hispana Vikipedio.