Giambologna, naskita kiel Jean Boulogne, erare konata kiel Giovanni da Bologna kaj Giovanni Bologna (1529 – 13a Aŭgusto 1608), estis flandra skulptisto, konata pro sia marmoraj kaj bronzaj statuaro fine de la Renesanco kaj laŭ stilo de Manierismo.

Giambologna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1528 (1528-11-30)
en Douai
Morto 14-an de aŭgusto 1608 (1608-08-14) (79-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj francaitalanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
Verkoj Rape of the Sabine Women
Heracles and Nessus
Saint Luke
vdr
"Portreto de Giovanni Bologna" fare de Hendrick Goltzius, kolekto Teylers Museum
La rabado de la Sabinulinoj (1574-82), Florenco. La titolo estis atribuita nur post laborfino.

Giambologna iĝis bone konata pro sia fajna senso de agado kaj moviĝemo, kaj rafinita, diferencita surfaca finigokapablo. Inter liaj plej famaj verkoj estas Merkurio (el kiu li faris kvar versiojn), sur unu piedo, eltenita de zefiro. La dio levas unu brakon por indiki ĉielen, per gesto pruntoprenita el la repertuaro de klasika imagaro[1] kiu estas karaktera de la maniera de Giambologna.

Referencoj redakti

  1. Komparu la figuron de Platono en "La lernejo de Ateno" de Rafaelo.

Literaturo redakti

  • Gloria Fossi, et al., "Italian Art", Florence, Giunti Gruppo Editoriale, 2000, ISBN 88-09-01771-4.
  • "Giambologna, 1529-1608 : sculptor to the Medici : an exhibition organised by the Arts Council of Great Britain etc.", katalogo eldonita de Charles Avery kaj Anthony Radcliffe. [London] Arts Council of Great Britain, 1978, ISBN 0-7287-0180-4.

Eksteraj ligiloj redakti