Urso Paddington

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paddington.

Urso Paddington (angle Paddington Bear) estas fikciulo en porinfana literaturo. Li unue aperis la 13-an de oktobro 1958. Li aperis en pli ol 20 libroj de Michael Bond. Paddington estas ĝentila urso el Peruo. Li malofte ci-diras aŭ vokas homojn per iliaj antaŭnomoj.

Urso Paddington en stacidomo Paddington

Pri urso Paddington vendiĝis libroj en pli ol 30 milionoj da ekzempleroj tutmonde. Filmo Paddington bazita sur la libro estis publikigita en 2014 en kiu Ben Whishaw estas la voĉaktoro de Paddington (kaj Volodimir Zelenskij en la ukraina dublado).

Paddington estas konsiderata afabla kaj ĝentila urso kaj estas prizorgata de la familio Browns post kiam li translokiĝis al Londono en la filmoj. Lia tipa stilo estas blua mantelo, ruĝa ĉapelo (kiu estis tiu de lia onklo) kaj malnova difektita valizo.

BildgalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti