Urukagina (la literumo de la nomo estas diskutata, alia formoj estas ankaŭ IrikaginaUruinimgina) de Lagaŝ estis sumera reganto en la tria antaŭkrista jarmilo. Li estis la lasta reĝo de la 1-a dinastio aŭ Ur-Nanŝe-dinastio, kiu estas relistigebla ĝis ĉ. 2550 a. K.. Li regis laŭ la meza kronologio en ĉ. 2350 a. K.

Urukagina
Persona informo
Naskiĝo
en Mezopotamio
Morto
Profesio
Okupo suvereno vd
Verkado
Verkoj Urukagina's code vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lian sepjaran regadon karakterizas la rivalado al Lugal-Zagesi (Lugalzagisi) de Umma. Historie gravaj estis la konataj reformaj leĝoj de Urukagina: je „komisio de Ningirsu“ (urba dio de Lagaŝ), la malnovaj kutimoj estis forĵetitaj kaj novaj enkondukitaj. Unua, la prerogativo (privilegioj de la regantoj) kontraŭ la temploj estis restarigitaj; la loĝantoj estis liberigitaj el kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj kaj la miskutima ekspluatado de ekonomie malfortaj estis malpermesita fare de la pli alt-ranguloj.

Social-historie grava estas la abolicio de biandrio (edziĝo de virino ku du viroj), grava signo je la iam praktikita poliandrio en la sumera socio, kio ĝenis la sam-epokanojn.

Li nomas sin en memprediko protektisto de vidvinoj kaj orfoj.

Tamen, gravis en liaj dekretoj la ŝuldo-malpliigo kaj -neniigo.

Fine de regado de Urukagina alvenis, kiam Lugalzagisi de Umma detruigis la urbon Lagaŝ kaj ties templon. Tiun fiagon kondamnis Urukagina en skribaĵo per vortoj:

Tiu ago, kiun Lugalzagisi, Ensi de Umma faris, alportas lian diinon Nisaba je lian kolon.

Lagaŝ do atingis novan florepokon ĉe fino de la akada regado dum la dua dinastio (kun Gudea de Lagaŝ, ĉ. 2144–2124 a.K.).