Usalka (vilaĝo)

vilaĝo en Jarkova distrikto (Tjumena provinco, Rusio)

Usalka (ruse Усалка) estas vilaĝo en Jarkova distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto kaj sola setlejo de Usalka kampara municipo (ruse Усальское сельское поселение).

Usalka
(Усалка)
vilaĝo
vilaĝo
Oficiala nomo: Усалка
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Jarkova distrikto
kampara municipo Usalka kampara municipo
Ŝoseo P404
Rivero Usalka
Situo Usalka
 - koordinatoj 57° 19′ 15″ N 66° 57′ 52″ O / 57.32083 °N, 66.96444 °O / 57.32083; 66.96444 (mapo)
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 626054
ОКТМО 71658460101
OKATO 71258860001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Usalka (vilaĝo) (Rusio)
Usalka (vilaĝo) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Usalka (vilaĝo) (Tjumena provinco)
Usalka (vilaĝo) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Geografio

redakti

Usalka situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la dekstra bordo de la rivero Usalka, je supermara alteco 52 metroj, proksimume 9 km sud-okcidente de vilaĝo Jarkovo, oriente de P404.


Ĉirkaŭ Usalka
Mostovoj
P404   rivero Usalka
rivero Usalka

Historio

redakti

Komence de la 1860-aj jaroj lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, iuj pri transportado de negocistaj varoj, malriĉuloj dungiĝis al ŝipoj. Iuj ankaŭ okupiĝis pri kaptado de fiŝoj kaj bestoj. Plejparto faris ĉevalkovrilojn el tiliaj ŝeloj, bruligis tremolojn por fari cindron, faris trunkoboatojn el pinoj (ruse бат), transportis pasaĝerojn kaj kargojn. Virinoj plejparte kolektadis salikajn ŝelojn por tanado de ledoj[1].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 62–63.