Usk estas malgranda urbo de Monmouthshire, Kimrio, 16 kilometroj nordoriente de Newport. Ĝi enhavas malpli ol 2 500 loĝantojn. Tra la urbo fluas Rivero Usk.

Usk
urbeto • komunumo en Kimrio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 42′ N, 2° 54′ U (mapo)51.703611111111-2.9019444444444Koordinatoj: 51° 42′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Usk (Kimrio)
Usk (Kimrio)
DEC
Usk
Usk
Situo de Usk
Usk (Britio)
Usk (Britio)
DEC
Usk
Usk
Situo de Usk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Usk [+]
vdr

Historio redakti

Usk fondiĝis ĉirkaŭ 55 p.K. kiel la plej frua romia fortikaĵo de Kimrio. Tamen ne post ĉirkaŭ 75 p.K. la romia legio translokiĝis al Caerleon ĉar Usk tro spertis inundojn kaj estis tro proksime ĉirkaŭata de montetoj. Tamen la loko restis loĝata kaj estis ferindustria bazo.

Dum la normanda epoko konstruiĝis kastelo, verŝajne ĉirkaŭ 1120. Ĉirkaŭ 1170 fondiĝis benediktana priorejo.

En 1403 la kimra princo Owain Glyndŵr atakis kaj forbrulis la urbon. Post la sekva pacigo, la kastelo parte kadukiĝis.

Ekonomio redakti

Kvin kilometrojn okcidente de Usk situas grava armilofabriko. Alia dunganto estas malliberejo.

Alfred Russel Wallace redakti

Proksime al Usk naskiĝis la sciencisto Alfred Russel Wallace (1823-1913).