Usonia (angle prononcata /juːˈsoʊniə/), adjektive Usonian, estas vorto kreita de James Duff Law en 1903 por nomi Usonon kaj usonanojn evitante konfuzadon, ĉar la angla American estas la sama por civitano de Usono kaj de alia Amerika lando, kiel Kanado, Brazilo. James Duff Law eksciis, ke alia aŭtoro proponis la vorton "Usona"[1], de tio li elpensis la vorton "Usonia"[2]. La vorto ne havis sukceson en la angla, sed laŭ la Reta Vortaro, "Usono" devenas de ĝi, kaj L. L. Zamenhof uzis ĝin en 1910 en la Universala Kongreso de Esperanto de 1910 en Vaŝingtono.

Historio en Esperanto redakti

En la numero 2/1903 de revuo Espero Katolika, aperis misinformo, ke la vorto Usono en Esperanto estis propono de Samuel Meyer[3] ankaŭ pro tio, ke "Unuiĝintaj Ŝtatoj" forkurigus usonanojn aŭdintajn, ke ilia lando estas nomata tiel en Esperanto. Tamen Meyer skribis al la revuo por sciigi, ke li ne proponis tion. Li komunikis, ke en la franca gazeto Phare de la Loire, oni ŝerceme parolis pri tiu nova nomo, kaj aldonis, ke laŭ li, ne estas pli bona nomo ol Unuiĝintaj (aŭ Unuigitaj) Ŝtatoj[4].

En arĥitekturo redakti

La plej konata uzo de tiu vorto estas tiu de usona arkitekto Frank Lloyd Wright por mencii lian vizion por Usono, inklude la planon de urboj kaj la arkitekturo de konstruaĵoj. Wright proponis la uzadon de la adjektivo Usonian anstataŭ American por priskribi la propran karakterizaĵon de Nova Mondo de la Usona pejzaĝo kiel kategoria kaj libera de malnova arkitektura konvencio. Liaj domoj estas usonaj domoj (Usonian houses).

Bildaro pri usonaj domoj (Usonian houses) redakti

Referencoj redakti

  1. Verŝajne kunmetaĵo de la unuaj literoj de United States Of North America (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko)
  2. James D. Law, Here and There in Two Hemispheres (Lancaster: Home Publishing Co., 1903), pp. 111–12n.
  3. (1903) “Mikso”, Espero Katolika (2). “‘uson’ estas vorto proponita de s’ meyer por nomi ‘unuigitajn ŝtatojn amerikajn’. ĝi estas formita el u. s. o. n. literoj komencaj de anglaj vortoj united states of north”. 
  4. Meyer, Samuel (1903). “Al Sinjor’ Henri Auroux, Redaktoro de Espero Katolika”, Espero Katolika (3). “Tiun ĉi nomon mi ne proponis”.