Uther Pendragon
Laŭ la mitologio de Britio, Uther Pendragon (pen-dragon = "kapo de la drakoj") estis la patro de Reĝo Arturo. Kaj laŭ la legendo, kiel priskribita de Geoffrey de Monmouth, reĝo de Britio. En la franca li nomiĝas Uterpendragon aŭ Utependragon, en la kimra Uthyr Pendragon kaj en la ejra Iubhair. Eble la antaŭnomo Uther havas la saman originon kiel Arturo.
Uther Pendragon | |
---|---|
Bildo fare de Howard Pyle, 1903 | |
homo eble fikcia | |
Verko | Historio de la reĝoj de Britio Le Morte d'Arthur |
Rolita de | Anthony Head, Gabriel Byrne, Eric Bana, Mark Lewis Jones, Sebastian Koch |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | monarko |
Patro | Konstanteno la 3-a de Britio |
Gefratoj | Emrys Wledig • Digain • Meirchion • Erbin of Dumnonia |
Edzo/Edzino | Igraine |
Infanoj | Reĝo Arturo • Madoc ap Uthyr |
Li batalis kontraŭ la anglosaksoj de Kent, kiuj klopodis okupi pli da Anglio.
Laŭ Geoffrey de Monmouth, Uther Pendragon estis la filo de la romia imperiestro Konstantino la 2-a. Geoffrey diris ke li kondukis armeon al Irlando por helpi Merlinon porti la ŝtonojn de Stonehenge al Anglio; kaj ke, post jaroj de batalado, la anglosaksoj mortigis lin per veneno.
Uther edziĝis al Igraine.