Utopiales

Internacia festivalo de sciencfikcio

Utopiales estas internacia festivalo de scienfikcio, kiu okazas ĉiujare dum la kvar unuaj tagoj de Novembro, en la urbo Nanto. Tiu evento temas pri sciencfikcia kaj fantazia literaturo, filmo, belarto, bildliteraturo, rolludo kaj animacio.

Utopiales
Ĉefa sceno dum la prelego de Alejandro Jodorowsky, en 2011
Ĉefa sceno dum la prelego de Alejandro Jodorowsky, en 2011
Tipo festivalo de sciencfikcio
Fondodato 1998 en Francujo
Sidejo Nanto en Francujo
Lingvoj franca
Retejo utopiales.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Utopiales estis fondita de Bruno della Chiesa en 1998 en la amuzparko Futuroscope, ĉe la urbo Poitiers. Ekde la jaro 2000, la festivalo okazas en la urbo Nanto[1]. Inter 2001 kaj 2011, la prezidinto de Utopiales estis Pierre Bordage. Hodiaŭ, la evento estas organizita de Roland Lehoucq, kiel prezidanto, kaj Jeanne-A Debats, kiel arta direktisto[2].

ReferencojRedakti

  1. https://nantes.maville.com/sortir/utopiales.php
  2. https://www.futura-sciences.com/sciences/actualites/art-utopiales-science-fiction-rencontre-science-60187/