Bonvolu ensaluti. Arno


Estimata ne ensalutema 130.192.202.25, bonvolu klarigi kial vi forigis el Esperantujo la frazon "Tamen ne ĉiuj konsentas pri tio". Kiam vi tiel agas bonvolu klarigi en la priartikola diskuto. Mi sugestas ke se vi tiel plu agadas via IP estu forbarita. Vikio enhavu neŭtralan vidpunkton. Ĝi ne estas loko por propagando de iuj cenzuremaj al alies vidpunktoj. Kiam artikolo mencias pri ies ago, estas objektive mencii ke tio ne estas aprobita de ĉiuj, egale ĉu tio plaĉas al vi aŭ ne.

Kaj bonvolu atenti ne fuŝi funkciantajn ligojn pro streketo. Ekzistas artikolo pri Michel DUC GONINAZ sub titolo Michel DUC-GONINAZ. Se vi ligas tiel [[Michel DUC GONINAZ]] dum la artikolo ne ekzistas sub tiu titolo, aspektas kvazaŭ ĝi entute ne jam ekzistas. --- Arno
Refoje bonvolu ne fuŝi ĝustajn ligojn anastataŭigante ilin per malĝustaj (Via ligo de Esperantujo al Esperanta Civito). Se vorto devas aperi akuzative bv skribi [[Esperanta Civito|Esperantan Civiton]]. Cetere estus bone ke vi kreu por vi konton kaj ke vi subskribu per via nomo, alikaze ĉiuj kredos ke vi estas anonimulo. -- Arno Lagrange 12:39, 1. Okt 2003 (UTC)

Mi proponas ke la uzanto 130.192.202.25 estu forbarita. Li jam ŝanĝis artikolojn por forigi ajnan mencion de kritika flanko, kaj lastatempe laŭte kriis kontraŭ ajnaj kritikaj mencioj en artikoloj Perla MARTINELLI kaj Giorgio SILFER, kvankam neŭtrala biografio prezentas ĉiujn flankojn. Hodiaŭ, li eĉ minacis jurprocezon pro mia eta mencio de verko de Camacho La Majstro kaj Martinelli, kvankam publikaj reagoj kontraŭ iu homo - same kiel publikaj subtenoj - estas grava parto de biografio. Homoj kiuj intence kaj daŭre minacas la kunlaborecon kaj liberecon de Vikipedio devus esti forbaritaj.


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.