Oni ne plu uzas la X-sistemon ĉi tie redakti

Saluton. En iu(j) el viaj lastaj redaktoj vi uzis la X-sistemon, kio – verŝajne kontraste al via supozo, – kaŭzis konserviĝon de efektivaj literoj "x" en la tekston de vikipedia paĝo, kaj ne aŭtomatan konvertiĝon de la iksoj al literaj ĉapeloj. Tio estas rezulto de malŝaltiĝo de la aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo, kiu okazis la 21-an de julio 2016. Se vi ne povas tajpi la supersignitajn literojn per via klavaro, bonvolu uzi la vikipedian Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo kaj bildaj instrukcioj ĉe aparta paĝo. Eblas agordi la sistemon tiel, ke vi tajpos iksojn kaj la programo konvertos ilin al ĉapeloj tuj ĉe la tajpado. Mi jam riparis la erara(j)n redakto(j)n, sed petas vin esti singarda kaj ĉiam uzi la funkcion "antaŭrigardo" dum certa tempo ĝis vi alkutimiĝos. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:31, 22 jul. 2016 (UTC)Reply


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.