Saluton, tiu ĉi redakto de vi evidente estis eraro, ĉar vi forigis la (bonan) enhavon de paĝo kiu ne rilatas al via temo vagonaroj [Poste mi vidis ion similan en artikolo]. Ne estas katastrofo, ni riparos. Mia propono: Vi registriĝu (vidu supre dekstre, je "ensalutu"), kaj tiam vi havos konton de uzanto. Ni kreos paĝon de uzanto, kien ni kopios vian tekston, ĉu? Ni havas kelkajn vikipediajn asistantojn, kiuj volonte helpos al vi je unuaj paŝoj.--Ziko 00:11, 22. Nov 2008 (UTC)

Mi movis vian kontribuon al Terminologia diskuto. Ĝi estas interesa materialo sed ne kongruas al vikipedia stilo, kiu ne estu verkata je unua persono kaj ne subskribita. Ĝi povas esti materialo por artikolo Fervoja terminologio post reverkado: ne la diskutoj devas tie aperi, nur la konkludoj. Diskutoj iru al aparta sekcio (eventuale al piednotoj). Leganto de Vikipedio trovu respondojn al demandoj prefere al disertacioj pri disputataj aferoj. Arno Lagrange @ 01:03, 22. Nov 2008 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.