Uzanto-Diskuto:Airon90/Arĥivo/2010/1

Skribu min!

Por skribi min, alklaku ĉi tie.

Arĥivo
Diskuto
La nomoj devenas el tio, kio gravis en tiu periodo



Portalo muziko redakti

Saluton Airon90, ankaŭ mi volas kulabori ĉe portalo muziko kaj faris kelkajn ŝanĝojn. Pri la enhavo devas esti diskutata, sed almenaŭ la paĝo aspektas nun pli bone, ĉu ne? --Longharulo 08:02, 8. Apr 2010 (UTC)


A[d]verto redakti

Mi vidis, ke vi metis "a[d]verton" en la diskutpaĝojn de multaj vikipediistoj. Supozeble vi intencas etan jarfinan ŝercon, sed mi ne trovas ĝin tre amuza. Kiel ajn, verŝajne vi celis "averton", ne "adverton", ĉu?

Mi petas ne fari tion en mia diskutpaĝo. Dankon.

Umbert' 16:25, 31. Dec 2009 (UTC)

La avertan formon de viaj salutoj mi samkiel Umberto trovas nur tre limigite amuza, sed ĉiukaze mi reciprokas viajn (iom strange kaŝitajn) bondezirojn...

Sincere via ThomasPusch 16:31, 31. Dec 2009 (UTC)

??? — Neustradamus () 18:45, 31. Dec 2009 (UTC)
Dankon pro via ŝerca mesaĝo. Ankaŭ mi bondeziras al vi feliĉan novan jaron ! Thomas Guibal 18:57, 31. Dec 2009 (UTC)
It is an happy new year bot ? Adverto in english what is it ?
I wish you an happy new year 2010 ! Regards — Neustradamus () 19:04, 31. Dec 2009 (UTC)

Kara Airon redakti

Via speco de averto, kvankam pakita en novjara bondeziro, ne nur ne estas amuza sed sed sincera misago kontraŭ la spirito de vikipedo precipe ĉar ĝi enhavas alvokon al disvastigo de SPAMO (kio via stranga mesaĝo en iu senco estas). Mi simbole forabis vin por la minimuma daŭro de 2 horoj - verŝajne vi tion eĉ ne rimarkas reale, sed mi volas atentigi vin, ke ripeton de tiaspeca agado ne estas tolerebla! DidiWeidmann 19:46, 1. Jan 2010 (UTC)

Vikinovaĵoj redakti

Bv vidi Vikinovaĵojn. Zuazua 18:06, 23. Mar 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso redakti

Estimata, mi ĝojas pro via interesiĝo pri la vikipedia konkurso Monato de Vikipedio. Bonvolu tamen atenti, ke laŭ la reguloj almenaŭ ĉi-foje oni povas en ĝi konkursi nur kun artikoloj el la fiksa listo de la 1000 plej gravaj artikoloj. La artikolo Norda Ligo kiun vi enskribis kiel vian konkursaĵon bedaŭrinde ne troviĝas en tiu listo. Sed mi kuraĝigas vin elekti alian, eble similteman artikolon el la listo kaj kadre de la konkurso plibonigi tiun. Kun danko pro via verkemo kaj deziroj de sukceso salutas vin Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:02, 4. Apr 2010 (UTC)

Mojosa renkontiĝo redakti

Saluton Airon, kiel vi fartas? Ĉu vi jam aŭdis novaĵon pri Montara Junulara Semajnfino? Mi forte esperas revidi vin tie :-) --WinstonSmith 14:28, 12. Apr 2010 (UTC)

Ah, mi komprenas. Kuraĝon kaj bonŝancon pri la ekzameno! :-) Ps. Ni ĵus malfermis retan dissendoliston por ĉiuj italaj junuloj kiuj interesiĝas pri Esperanto: ĉi tie. Vi estas ege ege ege ege ege invitita aliĝi, se vi deziras! :-)
Pri someraj renkontiĝoj: ĉu Braŝovo estas tro malproksima por vi? Se ne, ni iru kune! Se jes, la itala kongreso estos same bona okazo por revidi. :-) Ĝis baldaŭ, --WinstonSmith 11:08, 13. Apr 2010 (UTC)

Subskribo redakti

Dankon pro via atentigo. Mi ĵus provis korekti mian subskribon, sed mi ricevis jenan respondon: La kruda identigaĵo nevalidas; kontrolu la HTML-etikedojn. --Fiskot (diskuto) 15:54, 12. Apr 2010 (UTC)


Koran dankon, mi jam ŝanĝis mian subskribon. Bonvolu kontroli ĉu ĉio bonas. Amike, --Fiskot (diskuto) 15:08, 16. Apr 2010 (UTC)

uzo de 'fullurl' en projektoj redakti

estimata! bonvolu legi jenan diskuton: Kio okazis kun ŝablono Commons? Dankas AL @ 11:05, 13. Apr 2010 (UTC)

RE: Santiago Tequixquiac redakti

Santiago Tequixquiac kaj Feria del Sol (Mérida) se li puoi correggere gentilissimamente--Lodewijk Vadacchino 04:50, 15. Apr 2010 (UTC)

Grazie...e scusatemi per i cuori ma me lo hanno insegnato i venezuelani su un certo socialnetwork ^___^. un socialnetwork che molti odiano, alcuni amano e a me personalmente ha cambiato la Vita in positivo.grazie per tutto airon90--Lodewijk Vadacchino 04:50, 15. Apr 2010 (UTC)

Vikipedio:Aldonaĵoj kaj Vikipedio:CSS kaj JS redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus transmetis kelkajn el viaj aldonetoj el Vikipedio:Aldonaĵoj al Vikipedio:CSS kaj JS. La sola kialo estas, ke ili estis tie malĝuste. Do via Vikipediisto:Airon90/VarmaKato.js nur povas aperi en la due menciita paĝo, ne en la unua. La paĝo Vikipedio:Aldonaĵoj nur enhavu aldonaĵojn, kiuj estas difinataj en la MediaWiki-nomspaco, kiel ekzemple MediaWiki:Gadgets-definition (Ĝi enhavas ion pri Hotcat, sed ĝi ne estas aktivigita, ĉar mankas la koncerna difino!). Mi krome aldonis informon al la paĝo, por iom klarigi la diferencon inter ambaŭ. Kore --Tlustulimu 22:13, 16. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto operaciumo redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke vi en januaro ŝanĝis la nedevigajn parametrojn de {{Informkesto operaciumo}} al devigaj. Ĉu vi povus klarigi al mi la kialon? Se ne, mi emus malfari tion. Krome en la ŝablono enestis superflua, parte eĉ duoblaj formatigoj. Ĉu vi eble kopiis la kodon el alilingva versio? Mi pensas, ke senbezona ŝanĝego de funkcianta ŝablono ne estas bona ideo, precipe se tio estas fakte rekreo surbaze de alilingva versio.

Krome <ref> ne funkcias kune kun ŝablonaj parameteroj, se mi ĝuste memoras el diskuto en la germana vikipedio. Ekzemplo videblas en Vindozo Vista. Kore --Tlustulimu 15:00, 21. Apr 2010 (UTC)

Do temas pri la ŝanĝoj de la 1a de januaro 2010 en la ŝablono {{Informkesto operaciumo}}. --Tlustulimu 15:27, 21. Apr 2010 (UTC)
Mi ĵus korektis la <ref>-problemon. Bedaŭrinde la koncerna informo ankoraŭ ne troviĝas en la esperanto-lingva helpopaĝo. Do mi trovis tion en de:Hilfe:Einzelnachweise#Einzelnachweise in Vorlagen. Strangas, ke eĉ la angla helpopaĝo ne enhavas ion pri tio. Krome mi ankaŭ rigardis en la italan paĝon, kie nenio estas pri {{#tag:ref|{{{parametro}}} }}. Laŭ la germana paĝo ĉi tiu kodigo devas esti uzata en {{#if:-konstruoj kaj similaj kodigoj. - Kiuj parametroj povus denove fariĝi nedevigaj en {{Informkesto operaciumo}}? Ĉu mi eble demandu en la projekto pri ŝablonoj? --Tlustulimu 16:07, 21. Apr 2010 (UTC)
(+) Se vi emas, vi povas traduki la ĵus aldonitan tekston el esperanto-lingva helpopaĝo al la itala versio. Tie ankaŭ estas forkomentita parto, kiu ankoraŭ ne tradukendas, ĉar mankas la koncerna kategorio. --Tlustulimu 16:25, 21. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Libro redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Informkesto Libro}}. Sed en 2009 okazis jam diskuto pri kunfandigo de {{Informkesto Esperanto-libro}} kun {{Informkesto Libro neesperanta}}. Ĉu vi konas tion?: Ŝablona diskuto:Informkesto Esperanto-libro/dokumentado Bedaŭrinde la diskuto subite ĉesis, sen fari ion. Eble ni nun kontinuu ĝin kaj decidu poste. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 12:08, 23. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Palaco de paco redakti

Saluton! Vi pravas, mi intencis alidirekti de "Palaco de paco" al "Palaco de Paco" sed mistajpis, mi jam korektis.--Verdulo 18:06, 30. Apr 2010 (UTC)

TUSC token 17a91ec5ca482e1af619c467b75c9c19 redakti

I am now proud owner of a TUSC account!

Ŝablono:Navigilo2 redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke vi tute ŝanĝis la ŝablonon {{Navigilo2}}. Sed tio havas fuŝigan kromefikon al {{Navigilo subgrupo}}, ekz. en {{Komunumo de Nacioj}}, {{Beatles}}, {{Unua mondmilito}} ktp. Tial mi proponas, ke vi malfaru vian ŝanĝon kaj metu la novan kodon en {{Navigilo3}}. Tiam iuj riparoj ne necesus. Via ŝanĝo ja forigis kelkajn ŝablonajn parametrojn, kiujn uzas {{Navigilo subgrupo}}. Kore --Tlustulimu 14:46, 7. Maj 2010 (UTC)

(+) Ĉu eble iu alia ŝablono listigita en {{Navigilaro}} enhavas la deziratajn trajtojn? Se jes, la ŝanĝo eĉ pli malfarendus. Se ne, la kodo povus migri en {{Navigilo3}} kaj la nova ŝabloneto estu tiam aldonata al {{Navigilaro}}. Kore --Tlustulimu 14:53, 7. Maj 2010 (UTC)
Do bone, Airon90. Ni ja vere jam havas sufiĉe da bazaj navigiloj. Ĉu vi povus aranĝi kompromison el la nova kodo kaj la nuna en {{Navigilo2/provejo}}? Sed testoj tiam iom pli kompleksus, ĉar ja devos esti atentataj la du ŝablonoj {{Navigilo subgrupo}} kaj {{Navigilo kun kolumnoj}}. - Mi ne reagis je tio en la ĉefa diskutejo, ĉar mi hieraŭ ne havis multe da tempo kaj ĉar mi ĉefe verkas en la suprasoraba vikipedio. Kore --Tlustulimu 15:33, 7. Maj 2010 (UTC)

Laŭdo redakti

Mi koncedas al vi ĉi tiun abelon por via senĉesa prilaborado de artikoloj :).

--Tlustulimu 18:49, 10. Maj 2010 (UTC)

interlingvaj ligiloj kaj kategorio al dokumentpaĝo redakti

Mi ne scias ĉu iu jam redaktis regulojn. Tamen estas kutimo en diverslingvaj vikipedioj, kiun mi provas sekvi kaj sekvigi ĉi tie. La ŝablonpaĝo entenu nur sian kodon kaj ligilon per {{dok}} al dokumentpaĝo kiu entenu ĉion ceteran. Mia unua celo eklaborante pri tio estis provizi rekomendan ŝablonon al redaktantoj de ŝablonoj, do mi ekesploris ĉu ĝi jam ekzistas kaj trovis la paĝon pri Projekto:Ŝablonoj iom plibonigenda. La afero estas sekvenda Arno Lagrange @ 13:58, 14. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Ŝablona navigado redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus ŝanĝis la suprasoraban ekvivalenton de {{Ŝablona navigado}}, tiel ke la griza kesto kun la tri ligiloj malaperas, kiam oni rigardas la ŝablonon mem. Tiam <noinclude> en la komenco de la dokumentaĵo eĉ superfluus. Ĉu mi transprenu la kodŝanĝon ĉi tien, unue en ŝablonan provejon kaj testojn? Krome la ŝablono iel aŭtomate malsamigas sian aspekton laŭ la lasta parto de la ŝablona titolo. Do ĉe "/dokumentado" alie aspektas ol ĉe "/provejo" aŭ "testoj". La kodigon mi jam provis en la soraba versio kaj ne trovis kromefikojn. Amike --Tlustulimu 14:56, 14. Maj 2010 (UTC)

Dankon pro via aldoneto al {{Ŝablona navigado/provejo}}. Amike --Tlustulimu 16:19, 14. Maj 2010 (UTC)
Mi jam testis la kodon en ioma alia formo, nome kun la griza triligila kesto, en la sorabaj vikipedioj, kaj tie <noinclude> preskaŭ ne aŭ tre malofte estas uzata en la dokumentaĵo. Ĝi ja mem estas inkludata inter <noinclude> en la koncerna ŝablono. Do ĝi ne povas aperi en la artikoloj. Amike --Tlustulimu 16:29, 14. Maj 2010 (UTC)
(+) Mi ĵus aktualigis la ŝablonon per la proveja kodo. Krome la kesteto ne videblas en la ŝablona dokumentado, se vi rigardas la ŝablonon mem, kvankam <noinclude> sur la dokumentpaĝo mankas ĝis nun. Amike --Tlustulimu 16:37, 14. Maj 2010 (UTC)

Vikicitaro redakti

Ha, pardonu, kara :) ~pikolas [[mia diskuto]] 15:06, 15. Maj 2010 (UTC)

Dokumentaĵo en diskutopaĝo redakti

Saluton, Airon90. Ĉu vi povus tie fari liston de dokumentaĵoj, kiuj troviĝas en diskutopaĝoj? Tiam mi povus iom post iom alinomigi ilin al ĝusta titolo, se ankoraŭ ne ekzistas dokumentaĵo. Alikaze ili ja estas forĵetendaj. Amike --Tlustulimu 16:06, 15. Maj 2010 (UTC)

Estas diferenco inter la ŝablonoj "naskiĝtago" kaj "naskiĝtago kaj aĝo" redakti

Kara Airon90, vi ĵus nuligis la ŝablonon "naskiĝtago" kaj redirektigis ĝin al la ŝablono "naskiĝtago kaj aĝo". Tio havas katastrofajn sekvojn: la du ŝablonoj estas parencoj, sed havas malsamajn funkciojn, kaj la nuligo de unu el ili kreas fuŝojn en tre multaj paĝoj. Mi petas ne eksperimenti per la ŝablono (ja estas en ordo ne uzi unu aŭ ambaŭ ŝablonojn, se ili ne plaĉas persone...).

Aidas 08:31, 22. Maj 2010 (UTC)

Malŝloso de ŝablono redakti

Se vi deziras fari ŝanĝojn al la ŝablono vi povas fari sugestojn en la diskutpaĝo. Sed kial vi volas alinomi ĝin ? La ŝablono estis uzata kun tia nomo de ĝia kreo sen ke tio ĝenis iun ajn. La ŝablono estis protektita ĉar ĝi estis ofte fuŝredkatita de uzuloj ne komprenantaj nek E-on nek ke temis pri enkonduka ŝablono. Arno Lagrange @ 19:18, 23. Maj 2010 (UTC)

Estas en ordo ke vi volas ordigi kaj normigi nomojn de iuj paĝoj. Mi konsentas pri via alinomigpropono. Krome mi sugestas al vi interesiĝi pri ordigo de ŝablonoj en kategoriojn: ĉar tie regas granda ĥaoso de kie sekvas multaj konfuzoj kiaj ada rekreo de jam ekzistantaj ŝablonoj sen zorgo pri alies laboro. Ordigo en tiu kampo estos granda antaŭenpaŝo por Vikipedio. AL @ 20:54, 23. Maj 2010 (UTC)

Helpo:Markitaj versioj redakti

Saluton, Airon90. Ĉu vi hazarde jam konas Helpo:Markitaj versioj? Vi jam havas sufiĉe da redaktoj kaj tial povus peti pri la stato kiel revizianto sur Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj. Tiam ne plu necesus, ke iu alia reviziu viajn ŝanĝojn. - Eble vi ja eĉ havus ideon pri ŝabloneto, kiu kunligas la rilatajn helpopaĝojn, kiel {{Helpo por ŝablonoj}} ligas paĝojn pri ŝablonoj. Amike --Tlustulimu 20:31, 24. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Flagikono redakti

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la kodon de {{Flagikono}}̇ . Sed nun la ekzemplo pri la franca flago en la dokumentado ne funkcias. Ĉu vi povus ripari tion? Amike --Tlustulimu 14:50, 26. Maj 2010 (UTC)

Ne kunigendaj ŝablonoj redakti

{{WikiTrans-traduko}} kaj {{GramTrans redakti}} ne estas kunigendaj. La unua estas kreita por esti enmetota en artikolojn el WikiTrans (celas legantojn por informi ilin). La dua provizas ligilon por vidi vikikodon de paĝo en WikiTrans (utilas al kontribuantoj kiuj dezirus plibonigi paĝojn). Arno Lagrange @ 13:21, 28. Maj 2010 (UTC)

Pri Projekto Korektado de ruĝaj ligiloj redakti

Kara Airon90, vi alinomis la paĝon Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/S al Projekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/S, sed tio iam okazis por aliaj paĝoj, kaj rezulte, la programo kiu kreas la listojn tute fiaskis. Do, preferinde estas konservi la paĝon Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/S, kaj fari la alidirektilon ĉe Projekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/S. Amike, NicoRay 13:46, 28. Maj 2010 (UTC)

Mm, se mi bone komprenis la aferon, la franca vikipediisto kiu regalas nin per ĝisdatigado de tiuj listoj iam vidis nekompletan alinomadon kaj ne sciis kion fari - ĉu ĝisdatigi la malnovajn paĝojn, ĉu krei novajn. Do li simple haltis, ĝis kiam NicoRay (kiu regas la francan) afable petis, ke li reprenu la taskon. Tamen, mi tute komprenas la vidpunkton de Airon90 - estas tre evitinde, ke vikiprojektoj havu tiajn nekutimajn artikoltitolojn. NicoRay, ĉu laŭ vi indas demandi al la franca vikipediisto Phu ke li ĝisdatigu sian roboton por ke ĝi ekde nun ĝisdatigu la paĝojn ĉe ilia nova, korekta nomo? Mi farus, sed nur pasive iom regas la skribitan francan lingvon (pro simileco al la itala...). Plej amike --WinstonSmith 15:27, 28. Maj 2010 (UTC)
La diskuto kun la franco, kiu regas la programojn estas tie : fr:Discussion_utilisateur:Phe#Liens_rouges_sur_la_wikip.C3.A9dia_esp.C3.A9ranto. Mi daŭrigos tiun diskuton kun li, antaŭ la venontan ĝisdatigon, por ŝanĝi la artikolotitolojn en lia programo. Antaŭe, mi kredas, ke estas preferinda unue malplenigi la listojn. NicoRay 20:48, 28. Maj 2010 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj redakti

Ŝajnas ke paneas la servilo. Ne kulpas via foliumilo. Arno Lagrange @ 13:39, 1. Jun 2010 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Airon90/Arĥivo/2010/1".