Uzanto-Diskuto:Alaudo/Arkivo28032007

Tiu ĉi diskuto jam estas en arkivo, se vi volas komenti ion, bonvolu lasi mesaĝon sur mia diskutpaĝo. Alaŭdo ۩ 10:49, 28. Mar 2007 (UTC)

Ŝablono {{redaktas}} redakti

Se vi deziras ke neniu ĝenu vin dum vi profunde redaktas artikolon bv uzi ŝablonon {{redaktas}}. Mi rimarkis ke vi mesaĝis "mi plu laboras super tiu artikolo, bonvolu ne redakti." ĉe la artikolo Kio? Kie? Kiam?. Tamen ĉikaze ĝuste Vmel estis redaktanta la artikolon. Eble vi lasu lin redakti laŭ sia plano kaj poste vi redaktos viavice -- aŭ kiel vi volas -- nur interkonsentu. Arno Lagrange  11:31, 20. Jul 2006 (UTC)

Bonvolu atenti ke la ŝablono atendas precizigajn parametrojn, nome :
 |redaktanto=Via vikipediista nomo
 |subskribo=Via subskribo
 |komenco=redaktokomenco
 |fino=redaktofino 
 |dauro=redaktodaŭro

Estus ĝentile ke vi plenigu ĝin. Ni antaŭe uzadis ŝablonon {{redaktata}} kiu foje restadis monatojn forgesita de la enmetinto. Arno Lagrange  12:06, 20. Jul 2006 (UTC)

Referencoj redakti

Ekzistas en la vikipedio ilaro por krei referencojn. Mi ne jam funde esploris la aferon : ekzistas nomspaco "Referenco" (ne jam ĉi tie) kaj projekto "referencoj". Momente kion vi bezonas povas esti uzo de la rimedo <ref></ref>, kiun vi uzu tiamaniere. Tajpu frazon en kiu vi aldonas informon kiu aperos kiel piednoto per aldono de <ref></ref> antaŭ kaj post la teksto kiun vi volas enmeti en piednoton. Sub la redaktujo aperas alklkebla <ref></ref> kiu aŭtomate enkadrigas la selektitan tekston. Mi faru eksperminetan provon[1] :

Se vi tajpas :

Tajpu frazon en kiu vi aldonas informon kiu aperos kiel piednoto per aldono de  antaŭ kaj post <ref>la teksto kiun 
vi volas enmeti en piednoton</ref>  .

vi ricevas :

Tajpu frazon en kiu vi aldonas informon kiu aperos kiel piednoto per aldono de  antaŭ kaj post [2]  .

Kaj necesas aldoni en de vi elektitan lokon <references/> kaj tie aperos la piednotoj .

Arno Lagrange  07:02, 21. Jul 2006 (UTC) [3]

Helpo:Referencoj kaj piednotoj

Piednotoj redakti

  1. Mi faru eksperminetan provon
  2. la teksto kiun vi volas enmeti en piednoton
  3. Mi faru eksperminetan provon

La piednotoj aperis tie ĉar mi tie enmetis <references/>

Vidu ankaŭ redakti

Helpo:Referencoj kaj piednotoj kaj fr:Aide:Notes et références

Kial External ? redakti

kial vi nomis la paĝon por malesperantoj per angla vorto ? Ĉu ni movu ĝin al iu pli esperanta esprimo ? Arno Lagrange  21:19, 23. Jul 2006 (UTC)

Kio? Kie? Kiam? redakti

Alaŭdo, restarigu la parton "movado" inkl. konatajn turnirojn. Eble indas meti tion en la artikolon "sporta versio", sed tio estas la plej grava k valora parto - diference de astrologiaj superstiĉoj de Voroŝilov ks. Verdire, ĉio, kion vi faris hodiaŭ posttagmeze, treege malbonigis la artikolon. Plej bone estos, se vi nuligos viajn ŝanĝojn de lastaj 2-3 horoj...--Vmel 15:03, 24. Jul 2006 (UTC)

Ankaŭ krucligojn al la rusa versio ne forgesu, korektu: sporta varianto al la sporta, tv - al tv. Ankaŭ ligon al kartvela viki ne forgesu. Klaĉojn pri aŭguroj, pri kvara edzino ktp. indas transmeti al la artikolo pri Voroŝilov persone.

En viaj skribaĵoj abundas faktaj eraroj: multon mi korektis, sed vi aldonas novajn pli rapide ol mi povas atenti. Ankaŭ tajperaroj k misskriboj de propraj nomoj abundegas. --Vmel 15:08, 24. Jul 2006 (UTC)

Oni atentis, ke ĉe la foto de Potaŝev ne ests indikita fonto kc.

Plue, bv. korekti mian vikipediistan paĝon. La rubriko pri lingvoj ial aperas nekorekte.--Vmel 09:29, 7. Aŭg 2006 (UTC)


Kara Alaŭdo, bv. neniigi la malplenan artikolon "Don (rusia rivero)" k movi sur tiun lokon la artikolon "Don (rivero)" - ja riveroj kun la nomo Don ekzistas en diversaj landoj. La artikolon komencis iu germano, mi laŭeble korektis fuŝojn, sed eble io restis.--Vmel 16:11, 21. Sep 2006 (UTC)

Ĉu vi scias ? redakti

Mi enmetis vian ŝablonon {{Ĉuviscias}} sur la Ĉefpaĝon. Tre simpla afero : mi nur kopiis kaj algluis la supran sekcion "Mondo aktuale" kaj anstataŭis la titolon kaj la ŝablonon. Mi iom plibonigis la bildon ĉe {{Ĉuviscias}} : per "thumb" la teksto iom koliziis kun la bildo kaj la kadreto malbele aspektis. Per "<div>" (kiel klarigite tuj supre) ĝuste aperas. Arno Lagrange  04:51, 25. Jul 2006 (UTC)

Dankon, ke vi korektis de mi startigitan ŝablonon "Ĉuviscias"!! Mi mem miris, kiom da hontindaj tajperaroj troviĝis tie :( Alaŭdo 19:43, 24. Jul 2006 (UTC)
Jes, mi havas kvazaŭ konstantan kontakton kun Tina. Ni ja vivas kune. Mi donos vian mesaĝon al ŝi ĉi-vespere! PaulP 12:18, 25. Jul 2006 (UTC)

Tre bona iniciato tiu ŝablono! Vikipediisto:Eliott

MediaWiki:Edittools redakti

Saluton!

Vi ŝanĝis specialan paĝon MediaWiki:Edittools, kaj rezulte trafiko dum redaktado multege pligrandiĝis - de ĉirkaŭ 20 kb ĝis 115 kb. Mi petus vin ne fari tiel, ĉar por multaj la trafiko eatas sufiĉe multekosta. Maksim 07:23, 28. Jul 2006 (UTC)

Viaj ŝanĝoj ĉe edittools redakti

Bonvolu kontroli la ŝanĝojn kiujn vi faris ĉe MediaWiki:Edittools kiam mi elektas ekzemple "Islanda" mi ricevas "Griechisch". Mi antaŭ kelkaj tempoj prilaboris la aferon sed devis rezigni ĉar iu riproĉis ke la enmeto de ĉi ilaro malrapidigas la malfermon de paĝoj en redakta modo. Mi devos rekontroli : sed en du dosieroj devas esti la sama listo. Arno Lagrange  13:47, 28. Jul 2006 (UTC)

Ups ! mi kredas ke la riptroĉinto ja estis M. Eble ni okazigu baloton pri la temo, ĉu ? Arno Lagrange  13:55, 28. Jul 2006 (UTC)
Mi kontrolis kial via Vikipediista diskuto:Alaŭdo\Edittools misfunkciis ĉe mi : mi jam estis enmetinta en mian Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.js-paĝon liston da specialaj karaktroj kaj ja tiu listo aperis en la elktoskatoleto. Nun mi forviŝis tiun mian paĝon kaj via listo nun ĝuste funkcias. Sed jam antaŭ la forviŝo malaperis mia persona listo da karaktroj. Viaj ŝanĝoj do kaŭzis ĉe mi perdon. Mia prefero estus ke la ilo bone funkciu por ĉiuj. Sed vidu ĉiufoje kiam iu el ni ektuŝas tion M protestas ke tio malrapidigas lian aliron al redaktado -- cetere mi ne ĝuste komprenas kiel tiu sama homo povas plendi pri kelkdekoj da bajtoj kaj enŝutadi kelkmilojn da robotaj artikoloj pri kosmaj objektoj - pli ol 5000 - pri italaj komunumoj, aŭtomate duontradukitajn artikolojn pri matematiko, kaj aldonadi kromajn bildojn kaj eksterajn ligilojn, ktp ... -- Tial mi proponas ke ni okazigu baloton por ekscii ĉu plimulto konsentas pri tiu plibonigo aŭ ĉu ni devas rezigni pri ĝi aŭ trovi personajn solvojn Arno Lagrange  03:45, 29. Jul 2006 (UTC)
Mi iom poluris MediaWiki:Monobook.js kaj MediaWiki:Edittools por ke la lingvoj aperu ordigitaj alfabete laŭ esperantaj nomoj kaj korektetis (kataluna kaj vjetnama). Povus tiel funkcii. Arno Lagrange  04:38, 29. Jul 2006 (UTC)

Aŭdioartikolo redakti

Ĉe la artikolo filologio alklakante la supran bildeton mi malfermas jenan ligilon http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Upload&wpDestFile=27.07.2006 t.e. paĝon por alŝuti la dosieron dum devus esti por elŝuti ĝin. Mi ne trovis de kie venas la eraro. Verŝajne de {{Titled-click}} kie la variablo {{{link}}} ne ricevas la ĝustan valoron. Arno Lagrange  04:48, 30. Jul 2006 (UTC)

Mi ŝanĝis link=media:{{{2}}} al link=media:{{{1}}} ĉe {{Audioartikolo}} kaj nun la bildeto ligas al http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1c/Eo-Filologio.ogg kio etsi celita. A L

Gratulojn pro la laŭtlegado kaj enŝuto de tiu sona dokumento ! Mi nun prenis iom da tempo por ĝisfine aŭskulti ĝin. Laŭtlegitaj artikoloj estas pluso por la vikipedio, ĉar ili faciligas aliron al nevidantoj kaj provizas modelan prononcspecimemon por e-olerna/ontoj. Cetere mi ĝojis ekaŭdi vian voĉon dum mi ĝis nun estis nur leginta viajn kontribuojn kaj vidinta vian bildon en via persona paĝo. Min iom surprizis via elparolo de la sono "R" en iuj vortoj (precipe kiam R estas meze de vorto). Dum mi kredis ke via gepatra lingvo estas la rusa, vi proncas foje tiun R kiel usonano !!! Ĉu temas pri tatara akĉento aŭ pri influo de la angl-usona ? Ekaŭdinte la unuajn frazojn mi trovis ke vi iom tro trankvile laŭtlegas, ke sonas kiel "legado apud mia kameno". La legado povus esti iom pli vigla, pli prelegeca. Cetere iom post iom en la dua duono de la legado, vi foje montriĝas preskaŭ spiromanka - bv pardoni konsilojn de faka (eks)-aktoro : - tiun spriromankon vi ne spertus se vi staras aŭ sidas ne tro konforte - kun vertikala dorso kaj liberaj ripoj. Teĥnika rimarko : mi aŭdas ian parazitan malfortan sed konstantan sibladeton : ĉu pro mia legilo, ĉu pro la registrado ? Bonvolu konsideri ke ĉiuj tiuj rimarkoj nur celas plibonigon de la projekto. Amike AL @ 04:37, 31. Jul 2006 (UTC)

Kara Arno, dankon pro viaj laŭdaj vortoj kaj viaj rimarkoj. Mi kun granda danko ricevus de vi konsilojn pro ĝusta voĉlegado. Nun mi respondu viajn demandojn
  1. En la paĝo pri ĝusta legado en la angla sekcio oni skribas "legu artikolon proksimume duoble pli malrapide, ol vi normale legas kaj parolas: por homoj foje estos malfacile sekvi vian pensofluon, se vi legus ĝin kun normala rapideco". Mi ankoraŭ ne tradukis tiun paĝon Esperanten, sed baldaŭ. Ĉu vi vere pensas, ke mi legu pli rapide?
    1. Mi opinias la konsilon prava. Via legoritmo ŝajnis al mi bona. Do nepre ne pli rapide. Mi nur sugestis pli vigle, tio estas kun iom pli da nuancaoj, da variaĵoj, ekzemple emfazante iujn vortojn aŭ frazerojn. Unuvorte kun iom pli da flamo (sed tamen ne tro).
  2. Kvankam mi havas sufiĉe bonan mikrofonon (mi speciale aĉetis por tiu celo), mi havas iun "mikrofononan timon", do, mi penas elparoli ĉiujn frazojn dum unu spiro kaj poste mi enspiras. Tio estis malfacila afero. Pro tio mi devis registri ĝ. 25 minutojn kaj nur 14 restis post redaktado -- kelkajn frazojn mi parolis 4-5 foje, ĝis mi sukcesadis eldiri ilin per unu elspiro. Ie en la mezo la pacienco finiĝis, kaj mi registris kelkajn frazojn, kie oni aŭdas mian spirmankon. Kion vi, kiel prefesia aktoro, rekomendus? Kiel mi spiru? Ne estas problemo, ke al mi ne sufiĉas spiro, nek problemo ke la spirado estas aŭdata en mikrofono -- ĝi estas iom angule lokita, do, oni povas normale spiri. Sed estas la problemo, ke mi eldiras frazon kun la tuta mia spiro kaj poste devas iom anheli por rekapti la bilancon.
    1. Simple : nur enspiru iom pli ofte ĉe komoj ne nur ĉe punktoj. Kaj ne hezitu lasi paŭzeton (eĉ nur sekundero) inter frazoj kaj frazeroj : dum tiu tempeto vi enspiras kaj la aŭskutanto ĝuas la paŭzeton : la cerbo de la aŭskultanto kaptas la tempeton por sorbi la lastan frazon (aŭ frazeron) kaj fariĝas disponebla por aŭskulti la venontan. Paŭzetoj multe helpas al kompreno de aŭdata teksto. -- Kaj mi rediras : dependas ankaŭ de la korpa pozicio - starante aŭ sidante rekte ebligas pli libere spiri ol sidante tro komforte --
  3. Pri la prononco: kutime oni trovas mian intonacion iom stranga (=supreniranta fine de frazoj), ĉu vi tion aŭdas? Pri la prononco de "r" estas mia problemo, ke mia frenulo (langobrido) estas tro mallonga kaj mi ne kapablas prononci tiun rusan "r", kaj prononcas ĝin ja iom kartave, pro tio estas la rezulto :) Sed aliflanke, mi preskaŭ ne havas akĉenton en la angla, kio ja ankaŭ estas bona :)
    1. Tute ne ĝenas min via frazmelodio : mi trovis ĝin harmonia kun la signifo de la frazoj. Vi klarigas ke pro iu anatomia kaŭzo vi kartavas, tamen depende la pozicio de tiu "R" vi foje pronocas ĝin per la langopinto (precipe kiam R sekvas alian konsonanton). Cetere la regulo en esperanto estas libera : modela R estas la itala/pola/rusa ... sed tamen akceptita estas ke iuj homoj kiuj ne kapablas prononci ĝin tiamaniere eldiru ĝin laŭ sia kutimo. Ne tiom eleganta kaj norma sed tamen ne tro komprenmalhelpa. Mi emfazis tiun punkton pli kiel kuriozaĵon (ke ruso kartavas kiel usonano - ne kiel franco) ol kiel korektendan misaĵon.
  4. Mi rekontrolis la registraĵon kaj plenumis FFT-analizon (spektran analizon). Ĉe mi aperas neniu parazita siblado. Se vi povas proksimume diri al mi la frekvencon de tiu siblado, mi provos ankoraŭfoje. Dume la spektro aperas esti tute normala inter 300 Hz kaj 1.3 Khz (do, tute ĝuste enkarde de mia voĉo).
    1. Mi ne regas ĝustajn ilojn por respondi tiun vian demandon. Nur laŭorele mi dirus tre akuta kaj apenaŭ aŭdebla sibladeto. AL @ 05:05, 1. Aŭg 2006 (UTC)

Koran dankon kaj neniam hezitu ion konsili al mi!! :) Alauxdo 08:15, 31. Jul 2006 (UTC)

Ligo al diskutpaĝo redakti

Estas ĝentile en via subskribo aŭtomate aldoni rektan ligilon al via diskutpaĝo per enmeto de ekzemple [[Vikipediisto:Alaŭdo|Alaŭdo]] [[Vikipediista_diskuto:Alaŭdo|✉]] kio rezultas jene "Alaŭdo " (✉ estas ligilo al via diskutpaĝo krom ĉi tie ĉar ĝi tie estas memligo). Tio ebligas rekte aliri vian diskutpaĝon kiam vi lasis mesaĝon ie - alikaze mi devas unue malfermi vian personan paĝon, due malfermi la diskutpaĝon, trie malfermi ties redaktofenestron antaŭ ol ekredakti mian reagon. Por ke tiu funkciu enmetu la subskribon (kun la rektaj krampoj) en viaj preferoj en la kampon "Via kaŝnomo (por subskriboj)" kaj elektu "Simpla subskribo (sen aŭtomata ligo)" AL @

Jen mi provis, ni vidu, ĉu tiel pli bonas aŭ ne Alauxdo ۩ 13:54, 2. Aŭg 2006 (UTC)
Plia provo, eble pli bona! Alaŭdo ۩ 13:55, 2. Aŭg 2006 (UTC)
Jen unu plia provo! Alaŭdo ۩ 13:57, 2. Aŭg 2006 (UTC)
Plia provo Alaŭdo ۩ 14:25, 2. Aŭg 2006 (UTC)
Plia provo Alaŭdo ۩ 14:28, 2. Aŭg 2006 (UTC)

Vi povas forigi ĉi tian doserion? redakti

Mi vidas ke vi estas administaton. Ĉu vi pocas forigi ĉi tian doserion? Mi alŝutis ĝin, sed post tio mi alŝutis la doserion je Commons. Dankon, La Ikirojdo|Vidu mian diskuton 15:02, 8. Aŭg 2006 (UTC)

Traduko de mia kandidatiĝo redakti

Mi dankegas vin ke vi faris la ruslingvan tradukon de mia kandidatiĝo. Mi ŝanĝis la grafikon al ruslingva versio. Bonvolu kontroli ke mi ne eraris. Dankas Arno Lagrange  07:39, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Kroman dankon pro la revizio de germanlingva versio. Cetere ne necesis ŝanĝi la grafikon de .png al .jpg : ili estas same grandecŝanĝeblaj. La diferenco estas en ŝanĝo de frame al thumb AL @ 08:08, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Refoje dankon por la korektoj de la tekstoj en la grafikoj. Fakte kiam mi proponis Weltsprache mi duone konsciis ke mi ŝercas ĉar mi jam aŭdis tiun esprimon koncerne espon. AL @ 10:49, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Fidataro redakti

Mi trovis spurojn ke enkondukis la vorton "fidatatro" vi anstataŭ "Administrantaro" (Mi nun reproponas "Administra Konsilantaro"). Bonvolu legi la komenton de Kalle Kniivilä en Libera Folio je http://www.liberafolio.org/2006/vikielekto/ AL @ 13:20, 28. Aŭg 2006 (UTC)

Noto de la redakcio: La estraro de la fondaĵo Wikimedia en la angla estas nomata "board of trustees". En la esperantlingvaj klarigoj pri la vikipedia elekto la estraro estas nomata "fidataro". Tio tamen estas erara paŭsaĵo el la angla. "Trustee" en la angla signifas "sindiko", kaj "board of trustees" signifas simple "estraro".

Refoje pri la redaktilaro redakti

Kara bonvolu legi la novan diskuton pri paĝo de redaktado kaj bonvolu rapide reagi : ni devas rapide alpreni decidon. Dankas Arno Lagrange  10:43, 4. Sep 2006 (UTC)

Laŭ mia scio "je" uzeblas anstataŭ iu ajn prepozicio. Sekve neniel ĝi povas malĝusti sed nur malprecizi (esti malpreciza). Ĉu indas robothelpe korekti ĉiujn aperojn de "je"  ? Laŭ mi, ne . Nur redaktante ĉiu povas zorgi uzi iun pli precizan esprimon prefere al "je". Cetere bonvolu atenti la supran mesaĝon #Refoje pri la redaktilaro kaj la tiurilantan progresantan diskuton. Dankas pro la naskiĝtagaj bondeziroj AL @ 11:32, 5. Sep 2006 (UTC)

Se vi volas vidi ankaŭ altkvalitajn paĝojn, bv vidi ekz. Teleac (Ciugud). --Petr Tomasovsky 07:56, 8. Sep 2006 (UTC)

Pardonu se mi metas mian nazon en iun privatan diskuton (sed ĉu estas privataj diskutoj en Vikio ?) sed laŭ PIV2005 je estas prepozicio kiun oni ĉiam povas uzi kiam la senso ne montras klare , kia prep. konvenas. Por la horo ĝuste je la tria matene, sed "en la mateno". Ŝajnas ke misuzas vi en kaj je pri "je 11:22 22.03.04" (citita en via mesaĝo ĉe AL) en ne eblas ĉar tiu tempo-indiko ne referencas al tempospaco, sed al punkto; io povas okazi en la mateno (je iu punkto de la mateno) sed absolute ne "en 11:22" ev. ekde aŭ post. --Zorhof-86 06:15, 15. Sep 2006 (UTC)

Vi ja rajtas resti ĉe via opinio, sed malfacile vi povas decidi, ke tiu uzo estas erara. Maksimume, ke ĝi estas ne/mal-konsilinda. Tamen se oni komparas kun loko vi certe ne uzos "en" por indiki, ke vi trafis iun punkton precizan: "Ni komencis la kuradon "en"(???) la start-linio" sed vi ja kuraĝus diri ke tiu kurado komenciĝis "en" la 11a horo kaj duono ? Per tiu frazo mi povas kompreni ke ĝi okazis iam en la spaco de unu duonhoro inter 11:30 kaj 12:00. Se oni tordas la logikon, pravigante per nova, plua, signifo de "en", ĉar modo malŝatas, ke io estu ne preciza en nia tiel klara lingvo, oni fine alvenas al punkto, ke prep. kiel "en" "je-iĝas" pro tuta paĝo de malsamaj signifoj. Mi do plu diros "mi alvenos morgaŭ je la naŭa, kaj foriros en la vespero" (kaj ne "en" la naŭa, formo ne erara, sed kiu havas tute alian signifon: nome, ke eblas alveni ĝis la 9a kaj 59 minutoj.) --Zorhof-86 14:46, 15. Sep 2006 (UTC)
Vi eble ne atente legis mian respondon. Mi ja ne kontraŭis uzon de "je" en la frazoj "je la naŭa kaj duono" kaj "je 12 kaj duono". Tiuj uzoj estas tute laŭfundamentaj kaj laŭgramatikaj. Mi kontraŭas uzon de je kun preciza dato kaj tempo", kaj la afero, kiu min ĉefe ĝenas, estas la dato. Mi ja tuta aprobus la formaton de tiu tempoindiko "12 Sep 2006, je 08:51", sed ne "je 12 Sep 2006 8.51" aŭ "je 8.51 12 Sep 2006". Ĉi tie "je" estas stranga, ĉar estas ja ne plu tempo, sed dato, kaj ne eblas uzi "je" por datoj (do, ne eblas uzi "je 15-a de Septembro" aŭ "je lundo", tiuj estas eraroj). Por eviti tiun uzon mi proponas pli neŭtran formon "en" aŭ "dum", "en 11.15 12 Sep 2006" estas por mi klara kaj preciza, kaj gramatiko almenaŭ ne obĵetas tion (tamen nek rekte donas tiun uzon). Revene al viaj ekzemploj, mi uzus "mi komencis kuradon ĉe la start-linio" aŭ "de start-linio", eble eĉ "en" (kial ne?) sed neniuokaze "je". Alaŭdo ۩ 17:33, 15. Sep 2006 (UTC)
Mi ja atente legis vian respondon, sed ne sufiĉe klare argumentis. La diferenco ne estas inter tempo kaj dato, ĉar kiam oni diras nun estas la 9a posttagmezo, tio ne estas tempo ,sed horo (respondas al demando je la kioma horo ni estas, kaj ne je la kioma tempo ni estas aŭ io tia). Samspecas dato kaj horo. La fakto ke difinas templimon aŭ tempspacon dependas de la kunteksto. Se mi diras "la milito ekis la 22an de aprilo kaj daŭris Kvar jaroj" la tago kvankam 24hora aspektas kiel punkto rilate la longan militan periodon, kaj diri "ĝi komenciĝis en 22 de aprilo" aspektas al mi multe pli strange ol "je la 22a de aprilo" analoge al "je la naŭa postagmeze". Por mi, "je 12 sep 2006 8.51" estas samvalora kiel je 8.51 en 12 sep 2006. Ĝi signas precizan hor-daton. La uzo de en ne estas pravigita de gramatiko sed nur de kutimo, kaj mi konsentas ke malofte oni aŭdas la de-vi-kritikitan formon. Se mi mem havus riproĉon por fari al tiu formo, tio estus, ke ĝi ne estas sufiĉe rigora, ĝi devus prezentiĝi tiel: "je 2006.09.22.08.51". Sed tio estas alia afero ! Plej kore.--Zorhof-86 21:21, 15. Sep 2006 (UTC)
Mi ne vere vidas diferencon inter "tempo" kaj "horo", en via okazo mi ne demandus "je kioma horo", sed simple "kiam", kiu estas tipa tempa pronomo. Cetere, ĉu ni komence eltrovu la komunajn punktojn? Mi tute konsentas, ke "je" eblas uzi por tempoindiko kaj ĝi estas la sola gramatike korekta prepozicio ĉi tie. Do, "je la 9-a" tute ĝustas kaj bonas. "Je" ne eblas uzi por indiki la certan daton, ĉar ĝi signifas ĉi-rilate "iom ĉirkaŭ la dato", "iom antaŭ la dato" ("je Kristnasko", "je Pasko") kaj estas la ununura al mi konata uzo, kiu ankaŭ troveblas en gramatikoj. "je 12a de septembro" estas klare erara (mi pigras citi, sed se vi insistos -- faros tion). Por la datoj la plej bona solvo estus simpla akuzativo (do, "la 12-an de septembro"), sed kiel oni cifere indikas la daton malfacilas kromindiki akuzativon. Dua alternativo estas la prepozicio "en", kiu indikas la certan tempon (en 12-a de januaro = la 12-an de januaro). La sama prepozicio, laŭ mia kompreno, taŭgas por la tempo, "en dudeka tridek" estas klara esprimo, multe pli klara (LMMO), ol "je dudeka tridek" (ĉar la dua postlasas la impreson de ellasiteco de iu mezuro -- kvazaŭ ni indikas iun diferencon). Pro tio la varianto kun "en" estas la plej optimuma por ambaŭ, "en 12.23 23.05.2006" estas la plej bona solvo. Ĉu mia logiko kompreneblas? Amike, Alaŭdo ۩ 22:10, 15. Sep 2006 (UTC)
La problemo efektive kuŝas en la fakto ke vi ne vidas diferencon inter tempo kaj horo. Mi ne hazarde starigis la demandon "je kioma horo" ĉar per demando "kiam", mi povas respondi jen per horo, jen per dato (jen per ambaŭ) Kio ja bone montras he horo kaj dato estas samspecaj. Tamen kun diferenco, kiu klarigas uzon (pravan) de EN por la dato kaj JE por la horo, ĉar dato estas samtempe ordinala kaj kardinala, kun valoro de unu tago=24 horoj. Do, konsentite je 12.09.2006 estas erara por signi io kiu okazis EN la spaco de tempo, kiu valoras 24 horojn kiu komenciĝis iam tre precize, kaj finiĝis 24 horojn poste. EN ne povas uziĝi por horo, ĉar ĝi ne signas tempspacon, sed nur precizan punkton. "EN 12.23" ne eblas, oni ne povas esti "EN io" kiu ne havas spacon por ricevi ion. La nuna kutima esprimo estas tre kohera: "je 12.23 en 23.05.2006". Sed se oni volas por simpligi, tio estas uzi unu nuran komplementon kun ununuran prepozicion, ja JE ĉefas antaŭ EN, pro la fakto ke la tuta temp-informo ne indikas tempospacon, interne de kiu oni povas troviĝi: "12.23 23.05.2006" indikas tempopunkton, ne tempospacon, kaj rolas ekzakte kiel la pli simpla "12.23".
Por fini, kaj nur flanke de la diskuto, la formo 12.23 23.05.2005 absolute ne estas la plej bona, nur la plej proksima al kutimoj (sed ja ne tutmondaj !) 2006.05.23.12.23 multe pli logikas, ĉar ĝi prezentas la informoj de la pli "pezaj" (jaroj) al la malpli pezaj (minutoj, event. sekundoj...) kio ebligas inter alie aŭtomatajn traktadon de la datoj (same kiel se vi devus priskribi longan tempon vi dirus "la vojaĝo daŭris 2 jarojn, tri monatojn, kvar tagojn, du horojn kaj dekkvin minutojn. Vi ne dirus: ĝi daŭris 2 H, 15 min 4 tag, 3 mon kaj 2 jarojn, ĉu ne ? Se vi opinias,ke uzi du malsamajn ordon estas logike, tio signifas ke verŝajne ni ne havas la saman logikon. Kio ne malhelpas saluti vin kore! --Zorhof-86 01:23, 16. Sep 2006 (UTC)

Fosilio redakti

Mi trovis : "1909 L'Homme fossile de la Chapelle-aux-Saints (Corrèze)." [la ŝapel' o s~e] Provu per Gugla serĉo per fossile Chapelle aux Saints por kontroli ĉu temas pri la sama fosilio. Arno Lagrange  12:38, 27. Sep 2006 (UTC)

Mi opinias ke temas pri La Chapelle aux Saints (pr: la ŝapel' o sī), kiu estas grava prahistoria trovaĵloko L'homme de la Chapelle-aux-Saints Vikipediisto:Eliott kiu pasis hazarde !

kelkaj elektitaj guglaj trafoj redakti

Pascal Duquenne redakti

Pascal Duquenne havas la sindromo de Down

Pro kio vi metis ke li no havas?

Gaudio 10:45, 17. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:56, 20. Okt 2006 (UTC)

Malbaro de uzulo redakti

Kara ! mi rimarkis ke vi foje malbaris forbaritan uzulon. Mi scivolas kiel oni povas tion fari. Mi esploras kaj ne trovas. Mi nome forbaris Rei-bot por tri tagoj kaj ekesploris ĉu estus eble malbari tiun uzulon kaze ke ni sukcesus interkonsenti, sed ne trovas. Dankon pro la helpo Arno Lagrange  09:18, 16. Nov 2006 (UTC)

El fr:WOP mi ricevis respondon : la ebeco troviĝas je Speciala:Ipblocklist AL @ 13:09, 16. Nov 2006 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Alaudo/Arkivo28032007".