Saluton Calfi, bonvenon al la Vikipedio! (Ni iam persone renkontis unu la alian, ĉu ne?) Se vi havas demandojn, simple metu ilin aŭ ĉi tien aŭ en la diskutopaĝon de la koncerna artikolo. Agrablan vikipediumadon deziras al vi --Unukorno el Saksio

Mi ĵus legis Diskuto:Karnavalo. En nia artikolo Karnavalo mankas mencio pri la karnavalo en Kolonjo kaj aliaj germanaj lokoj. Bedaŭrinde mi ne loĝas en grava karnavala centro, sed eble vi, loĝanta en Kolonjo, povus iom kompletigi la artikolon? Amike, --Unukorno 21:52, 28. Feb 2004 (UTC)

Saluton Unukorno! Jes ni konas unu la alian. Intertempe mi skribis kelkajn detalojn pri karnavalo kaj la Rejnlando.

Bonege! Mi fakte ne volis nin, novulon, tuj superŝuti per taskoj, do mia instigo estis nur propono. Havu agrablan tempon ĉi tie! --Unukorno 20:35, 2. Mar 2004 (UTC)

Saluton, Calfi. Mi hazarde gugle trovis vian uzantopaĝon. Ĉu vi estas la iniciatinto de la lingvo Kulku, pri kiu mi havas seppaĝan foliaron? Se jes, mi havus demandon al vi. Ĉu mi rajtas mencii ion pri la lingvo Kulku en mia propra paĝaro, kiu ankoraŭ ne enretiĝis? Mi rimarkis, ke kelkaj trajtoj similas al tiuj de alia planlingvo, nome Kitaka (kromnomo Kirena laŭ mia antaŭnomo). Eble vi iom rememoras IS, dum kiu ni babiletis pri inventado de lingvo. Kaj vi finis la foliaron per la teksto "FelisKia noefKia annia". Kore --Tlustulimu 13:31, 15. Apr 2008 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP redakti

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:47, 29. Maj 2008 (UTC)