Promeso ĉe PledgeBank redakti

Saluton. Bonvolu atenti la paĝon Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage, kiu donas instrukciojn pri kiel eki plenumadon de la promeso, kiun vi subskribis antaŭ iom da tempo ĉe PledgeBank. Dankon pro via kunlaboremo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:05, 30. Jan 2006 (UTC)

Saluton! Mi tre ĝojas pro via ekstreme alta lastatempa aktiveco en la Vikipedio, kiu komplete superas ajnajn promesojn kaj iĝas tiel eĉ multe pli valora por la komuna enciklopedio. Tamen, mi petas vin, ke vi bonvolu ne nepre enmeti en la liston de artikoloj verkitaj kadre de tiu promeso ĉiujn artikolojn, kiujn vi tuŝis. Jes, estas via decido, kiun artikolon vi konsideras nova artikolo kaj taŭga por la promeso, sed se vi kreas sufiĉe multe da novaj artikoloj, tiam mi petas vin ke vi enmetu en tiun liston nur vere novajn artikolojn, al kiuj vi iom pli kontribus. Ja estas tre bone, ke vi ankaŭ faras malgrandajn redaktojn (kiel aldono de ŝablonoj ktp.), sed tiajn aferojn faras ĉi tie ankaŭ multaj aliaj vikipediistoj kaj tio ne tute estas koncerno de la promesa projekto. Anstataŭe, mi proponas al vi ke vi starigu tian liston de viaj redaktoj en via vikipediista paĝo - vi povas inspiriĝi kaj fari same, kiel foje faris mi ĉe mia paĝo. Dankon kaj plian energion kaj agrablan kunlaboradon deziras al vi Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:09, 5. Feb 2006 (UTC)

Sal. Mi ĝojas ekscii, ke vi krom verkado de novaj artikoloj kadre de la Promeso ankaŭ emas efektivigi ceterajn laborojn en la Vikipedio, al kiuj certe apartenas ankaŭ enkategoriigado kiel gravega afero por fari la Vikipedion pli bone aranĝita kaj pli efike uzebla. Daŭrigu! Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:17, 9. Feb 2006 (UTC) (la "filmejestro")

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:35, 9. Feb 2006 (UTC)

Esperanta titolo redakti

Saluton Kaha! Mi movis viajn artikolojn pri la filmoj de MIYAZAKI Hideo al la originala japana nomo. Efektive, kial ĉiujn usonajn filmojn oni nomus originale kaj orientdevenajn filmojn oni tradukus esperante? Cetere, la tradukoj estas ofte necertaj kaj dependas de la tradukanto. Mi do proponas nomi la filmajn artikolojn originalnome (krom la verkoj jam tradukita esperanten, ekz : La Mastro de l' Ringoj (filmoj). --Internaciulo 11:46, 11. Feb 2006 (UTC)

Eŭropaj komunumoj redakti

Mi hodiaŭ rimarkis ke vi enmetis en la kategorian paĝon Urboj de Francio longan alvokon por enmeti la ŝablonon {{Eŭropa komunumo}}. Bonvolu agnoski ke tio estas konfuza. Kategoria paĝo utilas por helpi leganton orientiĝi. Alvoko al kunredaktantoj ne devas aperi tiel konfuzige. Mi simpligis (ne forigis) vian alvokon en la menciita kategorio kaj same faris en {{Helpo Urboj de Eŭropo}} kiun mi evoluigis al {{AlvokoEnmetiŜablonon}}. Pli longaj alvokoj kaj klarigoj trovu lokon en diskutpaĝoj, ne en enciklopediaj. Arno Lagrange  07:21, 20. Mar 2006 (UTC)

Saluton! Unue mi tre dankas vin por la traduko de Glest. Sed mi vidis kelkaj eraroj en la tradukdosiero (ekz. "gajnis" kaj "malgajnis" en la fino...). Mi permesis min korekti la dosieron. Krome mi faris ankorau unu h-sistemo-versio kun i-verbfinoj (ekz. en la francan oni diras "jouer" kaj ne "joue!" ĉu ne ??). Ĉar mi pensas, ke la x-sistemo repuŝas homojn kui ne konas eo-n. Fakte estas, ke la x-sistemo estas por komputila kaj la h-sistemo por homoj, ĉu ne ? (vidu: http://de.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Rechtschreibung (estas en la germana)). Kompreneble la plej bona solvo estas Unikodo. Sed mi provis, kaj provis kaj provis: La Ludo ne akzeptas Unikodon. Mi volas baldaŭ skribi al farantoj de la ludo por diri, ke li devas: aŭ unikodigi la .Ing-dosieroj, aŭ programi en la ludo x-metodo-aŭtokonvertilon, sed tiu solvo ne estas bona por la franca versio (pro la "a-u-x", kaj "e-u-x" ekzemple).

Miaj korektitaj esperanto-dosieroj estas elŝutebla ĉi tie: http://www.regiolution.de/esperanto2k3h.zip

Mi pensas, ke estas tre grava esperantigi programojn kaj ludojn, kaj tiel l'esperanto diskonigas pli bone. Ankoraŭ mi pensas, ke oni devas traduki serioze, por ke ne-esperantistoj vidas ke eo estas aukaŭ serioza lingvo. Mi tre ŝatus labori kun vi kaj finigi belan, seriozan kaj mondtaŭgan esperantoversio de la bela ludo Glest. Tiel mi proponas miaj servoj por traduki, fari retpaĝon ktp. Amike,

Vincent--Vinz 10:56, 2. Sep 2006 (UTC)


Mi vidis, ke vi aktualigis ĝerman artikolon pri ludo Glest. Ĉu vi mem tradukis ĝian LNG-dosieron? Foje mi pensis esperantigi la voĉojn. Sed mia komputilaĉo ne bone funkciigas la novan version. Golbery [Goŭberi'] 15:24, 4. Maj 2006 (UTC)

  • Jes, mi mem tradukis la LNG-dosieron. Mi havis la saman ideon ol vi, tamen mi ankaŭ uzas komutilaĉon kaj mi vidis kiom multe estas da dosieroj... kaj mi ekmalkuraĝiĝis... --Kaha 17:33, 4. Maj 2006 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Kaha/2006".