Estu libera krokodili je la angla, la hispana, la franca, interlingvo aŭ eĉ latino, sed prefere parolu esperante. Kraŭs (diskuto) 00:28, 12 Mar. 2012 (UTC)

Bonvenon redakti

Dankon por la artikoloj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:41, 11 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro la bonveno, Ĉiuĵaŭde. Mi estis aktiva ĉe Vikifontaro antaŭ mi venis ĉi tien. Mi esperas kontribui bone kaj altnivele. Kraŭs (diskuto) 22:21, 11 Mar. 2012 (UTC)

Prioritatumi redakti

Ne kreu vortojn, kiu estas malutila. Afable, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:22, 11 Mar. 2012 (UTC)

Mi ne kredas, ke la vorto estas malutila. Sed eble laŭprioritatigi pli taŭgas? Kraŭs (diskuto) 22:23, 11 Mar. 2012 (UTC)
Jes, fari prioritatan vicordon.Narvalo (diskuto) 22:34, 11 Mar. 2012 (UTC)
Mi sanĝis la vorton al laŭprioritatigi. Dankon. Kraŭs (diskuto) 22:46, 11 Mar. 2012 (UTC)

Saluton redakti

Unufraza artikolo ne atingas nivelon de ĝermo-artikolo. Precipe ĉe Milito kontraŭ la drogoj meritas ankoraŭ kelkajn skizajn frazojn pri Meksiko, limkontrolo, limigo, kontrolo de la enmigrado ktp.. Se vi ne aldonas tiujn skizajn frazojn, via artikolo restas ne en nuna honta stato, alikaze ni alidirektas, forigas ĝin. Narvalo (diskuto) 07:18, 12 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. Mi certe projektas plibonigi ĉi artikolon kaj aliajn. Kraŭs (diskuto) 07:21, 12 Mar. 2012 (UTC)
Ĉu vi ne loĝas en Usono aŭ Kanado, ĉu vi ne dormas?:)Narvalo (diskuto) 07:26, 12 Mar. 2012 (UTC)
Mi ja loĝas en Usono, kaj mi foje dormas :) Kraŭs (diskuto) 07:30, 12 Mar. 2012 (UTC)
Mi renomis al Batalo kontraŭ neleĝaj narkotaĵoj. Temas nek pri: milito, nek vere pri la tute ĝenerala termino: drogoj. Redirektilo estas. --  PEJNO Simono  09:39, 12 Mar. 2012 (UTC)
Dankon sed via renomo nek endis nek indis. La artikolo pri terorismo uzas la frazon "milito kontraŭ la terorismo," kaj prave pro tio, ke ĝi estas la nomo de la batalo. Plu, narkataĵo estas tia drogo, kia kaŭzas dormon, tial la nomo. Ĝi ne signifas "iun ajn drogon." Mi do renomis al Milito kontraŭ la neleĝaj drogoj. Kraŭs (diskuto) 10:13, 12 Mar. 2012 (UTC)
Mi apogas vian titolon, kiu ĝuste redonas nuancon de la angla esprimo. Troiga batalo kontraŭ uzado de neleĝaj drogoj. Ĉu vi laboras en nokta skipo?:)
Dankon anonimulo! Mi estas aktuale senlabora, kaj havas malbonan dormrutinon pro tio. Kraŭs (diskuto) 10:37, 12 Mar. 2012 (UTC)

Mi vidas, ke kelkaj tie ĉi ne sufiĉe parolas la lingvon. Kion fari? Evidente nenion. Eble oni unue esploru — kio precize estas milito, kaj due tuj poste — kio estas precise narkotaĵo kaj kio estas precise drogo. Plej bone en PIV, kiu servas al normo tie ĉi.

Cetere, PIV diras pri drogo:

Evitinde en la signifo de stuporigaj substancoj: opio, haŝiŝo, L.S.D aŭ Lizergata acido ktp.

Se vi nepre volas misnomi ion, nu, al mi tio estas plene egale. Kiu nepre volas fuŝi, feliĉe fuŝu plu.

Mi tre bedaŭras, ke mi pravas, kaj ke tio tiom incitas vin. --  PEJNO Simono  10:47, 12 Mar. 2012 (UTC)

Mi ankaŭ havas la PIV-on. Ĝi estas boneta, sed mi preferas mian edukadon je la klasikoj. Narko estas greka prefikso kiu signifas "dormi." Tial angla narcolepsy (dormemeco). Mi suspektas, ke la redaktistoj de la PIV domaĝe sekvis la politikan misuzon de lingvo per Usonaj politikistoj, kiuj pensas ke ĉiuj drogoj estas narkataĵoj. Bonŝance, la PIV ne estas la Fundamento. Kraŭs (diskuto) 11:06, 12 Mar. 2012 (UTC)
Ankaŭ mi ne estas tre feliĉa pri la misuzo de narko. Sed fakte PIV estas tie ĉi la normo rilate lingvaĵon. La vorto drogo, aliflanke, estas (medicine) sinonimo por kuracilo. Mi fakte renomis vian paĝon por helpi vin. Rerenomi ĝin estas simple infanece.
Aldone, ne apartenas al la tie ĉi reganta etiko forigi la mesaĝojn eĉ de fremda persono en la ĝenerala diskutejo. --  PEJNO Simono  11:26, 12 Mar. 2012 (UTC)
Laŭ la Fundamento, drogo signifas francan drogue, anglan drug, kaj germana Droge. Ĉioj el tiuj vortoj povas signifi "narkataĵo."
De lingvo al lingvo la signifokampoj ne kongruas - nek tiam, nek hodiaŭ. Aparte de tio, la Fundamento estas ege tro malpeza — per ĝi oni ne povas mortbati sian kontraŭulon, eĉ ne malgrave vundi. Sed PIVe, jen ... --  PEJNO Simono  11:48, 12 Mar. 2012 (UTC)

Uzula paĝo redakti

Nun, mi ne reklamas pri mi pli ol oni eble reklamas pri Franko Luin. Estas simple tiel, ke mi skribis kelkajn aferojn en Esperanto, kiuj publikiĝis. Do ie mi enlistigu ilin, ĉu ne? La sola diferenco inter mi kaj Franko estas tio, ke li estas morta, mi ankoraŭ ne. Do simple atendu iomete — pacience — kaj vi mem povos prizorgi la paĝon Pejno Simono.

Rilate la paĝon Uzanto:Pejno Simono, mi simple aŭtomate kopias Pejnon Simono. Ĉu tio ĝenas vin? :) --  PEJNO Simono  10:32, 12 Mar. 2012 (UTC)

Kara Peĉjo, ekzistas multaj senpagaj retejoj kie vi povas enlistigi viajn aferojn. Vikipediaj uzantpaĝoj devas temu pri Vikipedio. Mi rekomendas WordPress por enlistigi viajn skribaĵojn. Kraŭs (diskuto) 10:37, 12 Mar. 2012 (UTC)
Mi ĵus ekvidis la historion de Pejno Simono. Vi faris bonan verkon pri vi mem. Kraŭs (diskuto) 10:38, 12 Mar. 2012 (UTC)
Kara.
Sensencaĵo. Ĵus lastan semajnon mia artikolo Satelita televido estis elektata Artikolo de la semajno kaj enrangiĝis inter la Elstaraj artikoloj. Hieraŭ mi skribis ŝablonon Ŝablono:Tabulo kaj antaŭhieraŭ mi faris la unuajn korektaĵojn kaj aldonaĵojn en Transistoro. Kaj la tagon antaŭ tiu, nu, jen mia Ŝablono:Rulfenestro, kaj antaŭ tio Ŝablono:Al Enhavo, kaj, kaj, kaj, ...
Nur pro tio, ke mi tute hazarde hodiaŭ matene iomete umis ĉe mi mem, nu, oni ne tuj supozu tro multe.
Do mi vere ne scius, kiel mi defendu vin kontraŭ la ebla riproĉo nun muziki tra via altestimata furzilo. :) --  PEJNO Simono  11:18, 12 Mar. 2012 (UTC)
Simple por retrankviligi vin — mi tuj informu vin, ke mi ĵus finis miajn amplekegan aranĝan laboradon en mia propra paĝo. Cetere, ĉefcele mi testis la ŝablonon Tabulo tie. --  PEJNO Simono  11:43, 12 Mar. 2012 (UTC)

Vortoj redakti

Kara

Fakte esta ĉiam iomete tikle skribi tie ĉi aŭ ie alie en blogo aŭ Uzreta diskutejo ktp. Entute ĉio ajn retpoŝteca problemas. Oni ne vidas la aliulon — jen la problemo. Tiel oni apenaŭ povas senti, kia persono jenas kaj kiel li aŭ ŝi eble intencis iun diritaĵon. Oni aldone apenaŭ sentas la interpersonan etosan humoron - kaj sufiĉe ofte, tute ne ekkonas humuron. Iiuj vizaĝetoj apenaŭ sufiĉas por kompensi tiun mankon. Ofte estiĝas kverelo — tiel aŭ tiel ne malofta afero en Esperantujo — praktike nur pro miskomprenaĵetoj kaj kiam kaj kie kverelado vere ne necesus.

Sed mi volonte konfesas, ege modesta mi ne estas, kaj aldone mi estas sendube iomete kverelema. Kaj jam enkonfesiĝinte, mi tuj plu konfesu, ke fakte estas tiel, ke mi propra paĝo jam iomete limas tion, kio estas laŭ la reguloj. Do vi ne plene malpravas. :)

Ke ĝi aldone aperas en la uzula angulo, nu, jen simple la rezulto de specifa mallaberemo ĉi-rilate. Kaj honeste, mi vere ne scius, kion mi fakte skribu in mia Vikipediista paĝo.

Sed kredu min, ne nur vi havas kelkajn problemojn kaj pro tio eble nekutime multe da tempo. :)

Ĉiuokaze, bonan nokton kaj bonan dormon — aŭ eble prefere bonan maldormon — plene laŭ plaĉo.

Ho, pri maldormo! Vi priskribas vin poeto, ĉu?. Jen io por vi:


Ŝtormo
 
Voje jen embuskas prakverko granda —
kvazaŭ alko ŝtona, kornaro kronas
mejlvastaĵon antaŭ septembro-mara
burgo verdnigra.

Norda ŝtorm'. Sezono de ruĝaj sorpoj.
Se sendorma nokto, vi aŭdas kiel
sia-ĉele stamfas stelaroj stale,
volbe la arbojn.
Tomas Tranströmer



Tre kompate,

--  PEJNO Simono  14:35, 12 Mar. 2012 (UTC)

Pri via mesaĝo en mia diskutpaĝo redakti

Mi ĝuste metis arkiven (en miaj arkivoj) vian mesaĝon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:46, 22 Mar. 2012 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Kraŭs/Arkivo".