Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/marto 2012

Jen diskuto al Ĉiuĵaŭde en marto 2012


Saluton Ĉiuĵaŭde! Dankon pro viaj korektoj en artikolo Giulia Michelini koncerne la biografion. Mi tamen restarigis "nun" (relativa esprimo) al "En 2012" (absoluta esprimo). --Dominik (diskuto) 02:54, 2 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde ! Mi laboris en artikolo Saguenay (Kebekio) por ŝanĝi la ŝablonon. Ĉu vi povas kontroli la informojn ? Antaŭan dankon. --pino (diskuto) 21:10, 2 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. La ŝanĝo [1] estis korekta. Bedaŭrinde, tiu ŝanĝo [2] estis teknika eraro. Mi pardonpetas. --WTM (diskuto) 17:46, 3 Mar. 2012 (UTC)

Ek ! Vi bone laboras. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 17:48, 3 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. Vi uzas kutime tiun vorton, kiel en la angla "a" aŭ en la hispana "un", tio estas kiam esperante oni uzas nenion. Ekzemple "a table" estas nur "tablo", kaj "un libro" estas nur "libro"; oni uzas esperante tiun vorton kiam estas nombra signifo, ekzemple "en tiu ĉambro estas unu tablo kaj en tiu estas du", sed ne "mi lasis la libron sur unu tablo", anstataŭe pli ĝuste "mi lasis la libron sur tablo". Mi jam korektis kelkajn tiajn kazojn en viaj artikoloj. Ĝis.--kani (diskuto) 12:31, 4 Mar. 2012 (UTC)

"Listo de X" estas ofta gramatika eraro. Ĝi estas plu Ido ol Esperanto. Esperante, ĝi signifas ke la listo venas de aŭ apartenas al X. Por la vortoj en la listo, oni diras cit listo da. Vidu la PV-n, aŭ tie. Kwamikagami (diskuto) 20:41, 4 Mar. 2012 (UTC)

Unu taso da asteroidoj, se vi volas !
Serioze, ni skribas listo de asteroidoj ĉar ni ne indikas la kvanton de la asteroidoj en la listo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:46, 4 Mar. 2012 (UTC)
BV legu tiun ligilon. "Da" indikas ujon k ĝian enhavon, aŭ aron k ĝian anojn, kiel taso da kafolisto da kandidatoj. Tuto da. Grupo da. "De" havus alian signifon, signifon de "venita de" aŭ "apartenanta al": Listo de kandidatoj estas listo, kiu venas de la kandidatoj, aŭ estas skribita de ili. Kwamikagami (diskuto) 20:53, 4 Mar. 2012 (UTC)

Lasu vin ne konfuzi. da ne vere rilatas al ujo. Se entute, nur pro tio, ke la ujo estas kontekste iuspeca kvanta mezurilo - do: Por baki kukon prenu 6 tasojn da fareno .... Denove, rigardu al Pomego. Komparu: Mi trinkis ses tasojn da kafo, ne kvin - do kvante - kaj: Mi trinkis ses tasojn de kafo, ne de teo - do kvalite. Listo estas plej ofte kvalita. Sed ne ĉiam. Ekz: La programo havas ankoraŭ tutan sesdekpaĝan listegon da cimoj, do ni ne povas tuj surmerkatigi ĝin. --  PEJNO Simono  14:33, 5 Mar. 2012 (UTC)

Kara Ĉiuĵaŭde, fakte mi ĵus konstatis, ke antaŭ kelkaj jaroj oni jam faris la debaton. Efektive lingve "da" kaj "de" eblus, estus nuanca diferenco en la signifo. Oni tamen siatempe kun tre granda plimulto (ĉiuj kontraŭ la sola voĉo de Kwamikagami) decidis la uzadon de "listo de". La nuna ago de Kwamikagami do estas evidente vundo de la vikikedo, kaj mi avertis lin, ke se li aŭ ŝi ne ĉesos, tiam li/ŝi riskon forbaron!DidiWeidmann (diskuto) 22:21, 4 Mar. 2012 (UTC)

Images redakti

Thanks, I fixed a bug that resulted in stubborn showing Eŭkariotoj as article without image in infobox on Uzanto:Bulwersator/Echo/Images/Plants+animals+etc Bulwersator (diskuto) 08:30, 5 Mar. 2012 (UTC)

Via persona paĝo redakti

Mi metis komenton en vian paĝon. Mi ne povis simple kaj silente korekti, ĉar temas pri via dosiero. Bon courage! --  PEJNO Simono  14:15, 5 Mar. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 14:18, 5 Mar. 2012 (UTC)

Rekomendo redakti

Mi havas rekomendon por vi. Mi petas kopii ĝin kaj forpreni ĝin de tie ĉi. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pejno Simono (diskuto • kontribuoj)

  Farite Teksto estas tie. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 15:04, 5 Mar. 2012 (UTC)

Enhaven redakti

Mi prilaboras ankoraŭ. Mi ne estas certa, ke mi volas resti ĉe tiu ĉi nomo. Supozeble tamen jes. Eble mi aldonos parametron, eble ne. Mi nun uzas la ŝablonon en la longega Satelita televido --  PEJNO Simono  17:58, 5 Mar. 2012 (UTC)

Mi kredas ke ĝi estos tre utila en grandaj artikoloj. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 18:00, 5 Mar. 2012 (UTC)
Jes, vere utila, mi metis ĝin jam en Satelita televido kaj Literofteco. Mi unue devis trovi la id=toc por povi alsalti ĝin per #toc. Mi supozis #enhavo. --  PEJNO Simono  18:12, 5 Mar. 2012 (UTC)

Jeniseja lingvaro redakti

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus malfaris vian lastan revizion en Jeniseja lingvaro. Ĝi estis lingva malplibonigo. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 6 Mar. 2012 (UTC)

Tre malofta ke unu uzanto miskorektas sin. Dankon pro nuligo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 16:45, 6 Mar. 2012 (UTC)
Resaluton, Ĉiuĵaŭde. Kaj mi iomete korektis la artikolon Jeniseja lingvaro. La difinita artikolo la ne staras inter kies kaj sekva substantivo. --Tlustulimu (diskuto) 16:47, 6 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde! Dankon pro viaj korektoj en artikolo Giulia Michelini koncerne la biografion. Mi tamen restarigis nun (relativa esprimo) al "En 2012" (absoluta esprimo). --Dominik (diskuto) 02:54, 2 Mar. 2012 (UTC)

Dankon aussi de ma part. Pardon le retard. Rei Momo (diskuto) 06:48, 9 Mar. 2012 (UTC)
.... et aussi, s'il te plait, une petite re-lecture de cette page: Chocolat's. Mi ne parolas Esperanto, et je te demande aussi si tu peut ajoputer les 2-3 lignes de l'historio. Dankon. Rei Momo (diskuto) 07:18, 9 Mar. 2012 (UTC)

Dankon!!! J'ai ajoutès 2 links, est ce que ça va? À bientôt Rei Momo (diskuto) 14:01, 9 Mar. 2012 (UTC)

Re: Viña del Mar‎‎ on Haitian Wikipedia redakti

Nice work and well done, thanks for your contribution. ----X4v13r3 (diskuto) 02:45, 10 Mar. 2012 (UTC)

Nacia parko de Fulufjället redakti

Kara! mi gratulas pro la konstanta kunlaboro kaj viaj lingvaj progresoj. Iom tiklas min ke vi asertas ke vi "finis" vian studadon de Esperanto; koncerne min, eklerninte Esperanton antaŭ pli ol 55 jaroj, mi opinias ke mi plu bezonas studi la lingvon por enprofundiĝi en ties konon kaj regon ... Vi verŝajne estas pli rapida ol mi ! Mi faris etajn korektojn al Nacia parko de Fulufjället kiun mi trovis jam bone verkita. Daŭrigu ! vi fariĝas grava kontribuanto al la Esperanta vikipedio ! --Arno Lagrange @ 14:32, 11 Mar. 2012 (UTC)

Bonvolu ĉesigi rutinan aprobadon de redaktoj! redakti

Mi jam atentigis al vi pri ŝanĝo en la artikolo pri Finnlando, kiun vi aprobis, kvankam ĝi estis evidente fuŝa. Nun vi ripetis tion en Lordi – ankaŭ tie la ŝanĝo estis videble dubiga. Mi petas vin ĉesigi la kontroladon kaj facilaniman, rutinan aprobadon de ŝanĝoj faritaj de aliaj, precipe en artikoloj kies enhavon vi ne konas kaj eĉ ne volas rigardi la ĉirkaŭtekston. --Surfo (diskuto) 18:42, 11 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro la helpo redakti

Mi nur estas mesaĝanta vin por danki vin pro la helpo kun miaj novaj artikloj. Sed dum mi tajpis ĉi tiun mesaĝon, mi notis ke Kanabejo ankoraŭ bezonas kontroladon. Se vi ne estas tro okupata, bonvolu kontroli la lastajn sanĝojn. Dankon kaj mi bonatendas vian afablan kunlaboradon. Kraŭs (diskuto) 23:32, 11 Mar. 2012 (UTC)

Akuzativo redakti

"Sed la riĉecon en likeno, speciale la Cladonia rangiferina kaj la Cladonia stellaris igis la vegetaĵaro de la altebenaĵo de Fulufjället." Fakte mi ege dubis antaŭ nekomprenebla frazo. Eble mi eraris sed mi ne povis kompreni ĝin. Mi simpligos tiele: la vegetaĵaro kaŭzas riĉecon, ĉar riĉeco kaŭzas vegetaĵaron ne havas sencon. Ĉu "riĉeco" ne estas la igita aĵo? Ĉiukaze restas komplika frazo. Mi supozas, ke estas pli facila maniero diri la celon, ĉu ia aŭ tia estu ĝi.--kani (diskuto) 22:48, 14 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde, comment va tu? S'il te plaite: une rapidissime relecture de cette nouvelle page.

Dankon et bonne fin de semaine

Rei Momo (diskuto) 10:34, 16 Mar. 2012 (UTC)

Je te remercie beaucoup pour ton aide! Bon fin de semaine. Rei Momo (diskuto) 23:28, 16 Mar. 2012 (UTC)
Dankon, bonan semajnofinon! Zzzz, zzz, zzz.... Rei Momo (diskuto) 23:34, 16 Mar. 2012 (UTC)
Pourquoi Mortojaro nekonata? Rei Momo (diskuto) 23:38, 16 Mar. 2012 (UTC)
IL EST ENCORE VIVE! 86 JARO, T'A VU? Rei Momo (diskuto) 23:42, 16 Mar. 2012 (UTC)
Mais comment on peut retirer le Mortojaro nekonata? Je ne sais pas le faire. Rei Momo (diskuto) 23:47, 16 Mar. 2012 (UTC)
Bon, le grand ArnoLagrange avait nous aidé! Il a retire le sablono. Bon dimanche! Rei Momo (diskuto) 21:45, 17 Mar. 2012 (UTC)

Alenhaviloj redakti

Kial vi demandas? Vi ne metis. Sed la artikolo vere ne estas tre longa, ĉu?

Krom tio mi korektis — sufiĉe multe. Sed mi ne kontrolis baze de la Franca originalo. Sciu, mi ĉi-momente okupiĝas pri ŝablonoj. Do mi simple pli-Esperantecigis viajn formuladojn. Sed la Franca malgraŭ tio ankoraŭ iomete trabriletas. Do enhave rekontrolu mim. --  PEJNO Simono  09:28, 17 Mar. 2012 (UTC)

Aktualaĵoj redakti

La aktaulaĵoj ne estas por detalaj novaĵoj eĉ se oni skribas ilin mallonge. Aldone, vi ne legis la (nur) 4 regulojn, kiuj estas en tiu paĝo. Mi redaktis la novaĵon pri temperaturo en provinco Kebekio. --¨Liberascio¨ * 09:35, 22 Mar. 2012 (UTC)

Se vi alinomas artikolon, almenaŭ ankaŭ sanĝu la nomon en la artikolo mem. Kraŭs (diskuto) 23:39, 22 Mar. 2012 (UTC)

Vi pravas. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:41, 22 Mar. 2012 (UTC)

"Kontraŭleĝa" redakti

Kara Ĉiuĵaŭde, mi respekte malkonsentas je vi pri via alinomigo de ĉi tiu paĝo el "neleĝa" al "kontraŭleĝa". Unue, la frazparto "kontraŭ la kontraŭleĝaj" simple ŝajnas ete strange kaj nebonstile (almenaŭ al mi). Due, "neleĝa" estas tute permesebla Esperanta vorto. Mi preferus uzi la plej mallongan kaj simplan artikolan titolon laŭeble. Amike - Tempodivalse (diskuto) 03:20, 23 Mar. 2012 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Ĉiuĵaŭde/marto 2012".