Transskribo de rusaj literoj redakti

Saluton Nikolai! Bv atenti artikolon Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj - interalie "ж = ĵ" kaj "ы = i". Dankon kaj ĉion plej bonan! Dominik (diskuto) 04:13, 16 jul. 2022 (UTC)Reply

Hello! Ok, thank you! Nikolai Kurbatov (diskuto) 04:16, 16 jul. 2022 (UTC)Reply

Ĝermoj kaj ĝermetoj redakti

Saluton kaj gratulon pro enorma laboro pri rusa kinarto. Tamen mi rememorigas, ke artikoloj devas havi almenaŭ tri frazojn. Vi jam metis multajn artikolojn kun nur ununura frazo. En kelkaj el ili mi aldonis almenaŭ unu aŭ eĉ du frazojn por plenumi la vikipediajn postulojn. Bonvolu redakti almenaŭ tri frazojn. Dankon. Mi restos je via dispono.--kani (diskuto) 23:41, 18 jul. 2022 (UTC)Reply

Reviziado redakti

Saluton. Mi ĉiulunde revizias kelkajn artikolojn enmetitajn dum la semajno. Tiam mi trarigardos kelkajn el viaj artikoloj. kani (diskuto) 13:01, 31 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Saluton, ok! Nikolai Kurbatov (diskuto) 13:03, 31 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Kiel promesite, hodiaŭ lunde mi revizias artikolojn de pasinta semajno. Gratulon pri viaj enmetitaj artikoloj pri soveta kino. Tre interese. Mi foje korektetis detalojn kaj metis krampojn en la dua paragrafo: havi bluajn ligilojn utilas ne nur por scii la signifon de vorto, ekzemple ne necesas por caro sed eble iu tiumomente deziras vidi tion kio estas en tiu artikolo. Pri eraretoj, mi supozas, ke endas ne tiom rapidi kaj plie zorge atenti la redakton. Ni ne bezonas alveni la unuaj al iu konkurenco. Plej indas la kvalito. Mi ne povos trairi ĉiujn artikolojn, mi havas aliajn taskojn. Krome mi aldonis super kategorioj la blazonon Bibliotekoj. Kaj eble plej grave, mankis al mi la tradukoj de la filmotitoloj, kio por rusoj eble evidentas, sed por tiuj kiuj ne regas la rusan, kiel mi mem, tio estus interesa kontribuo kaj helpo en la kompreno de la teksto. Dankon.--kani (diskuto) 10:41, 5 sep. 2022 (UTC)Reply
Mi trafis plian laboron ol antaŭvidite. La tradukoj eble estis aŭtomataj kaj mi eĉ trovis lokojn kie mi ne scias tion kion vi volis diri. Bonvolu estu pli atentema. Krome mi devis alinomi kelkajn artikolojn ĉar vi metis en la titoloj la vorton "film" anstataŭ filmon. Bonvolu ne tiom laborigi min aŭ aliulon.--kani (diskuto) 15:18, 5 sep. 2022 (UTC)Reply
Gratulon pro bonega laboro enmeti tiom multaj artikoloj pri filmoj. Tamen meti centon da tiuj artikoloj robote sen alia zorgo lasas ilin iom orfaj. Alivorte: vi dediĉis unu labortagon (ok horoj) al tiu aldono. Sed por ke la artikoloj estu utilaj en la reta enciklopedio necesas kudri reton inter artikoloj; tio estas en la artikolo pri Spielberg, jes estis la listo de tiuj artikoloj, sed ne ĉe Griffith, Pickford kaj tiel plu. Do mi devis aldoni tiujn ligojn en la koncernaj artikoloj, foje aldoni la tradukon de la filmotitoloj, korekti erarojn de aŭtomata traduko, aldoni foje iun plian kategorion, foje kroman frazeton ktp. Nome mi devis dediĉi trioble da tempo por algŭstigi la artikolojn al la vikipediaj necesoj pli ol vi mem uzis por krei ilin. Tio ne estas konvena. Por la venonta fojo, mi rekomendas ne tiom multe krei kaj pli multe revizii, korekti kaj interligi. Ĉiuokaze mi kaj aliuloj helpos al tio. Dankon.--kani (diskuto) 12:16, 7 sep. 2022 (UTC)Reply
Ok. Thanks for the work you've done! Nikolai Kurbatov (diskuto) 12:21, 7 sep. 2022 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi dankas, ke vi ĵus enmetis artikolojn pri sportistoj. Ili tute estas sen riproĉo, ĉar ili plenumas la kondiĉojn: tri frazoj kaj internaj ligiloj; tiel ili estas enorde. Tamen, krom la intereso kreski la nombrojn de artikoloj en la esperantlingva Vikipedio, necesas ankaŭ, ke ili estu iom pli abundetaj. Tiel, dum pluos viaj aprezataj kontribuoj, mi konsilas al vi iom post iom krei pli longajn frazojn, plialtigi la nombrojn de frazoj ktp. Tiel viaj kontribuoj estos pli utilaj. Dankon. kani (diskuto) 09:39, 13 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Atenton redakti

Saluton Nikolai,

Dankon pro viaj kontribuoj pri olimpiaj sportistoj, sed bonvolu esti pli zorgema kaj provlegi ĉiun artikolon :

  • Vi malprave skribis, ke Louis Van de Perck, Louis GlineurLouis Fierens partoprenis en la Olimpikoj 2020 aŭ 1990, kvankam ili estis mortintaj jam antaŭ multaj jaroj.
  • Raymonde Verlinden estas virino, ne viro.
  • Ĉiuj viaj butanaj artikoloj uzas la formon "butanaj pafarkisto". Ne necesas pluralo, la korekta formo estas "butana pafarkisto", sen "j".

Pli ĝenerale, kiel jam diris Kani, estus bone ke vi redaktu malpli nombrajn sed pli kvalitajn artikolojn.

Dankon,

Thomas Guibal (diskuto) 05:06, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Hello! Forgive me for my inattention! I will try to create fewer articles and avoid mistakes. Nikolai Kurbatov (diskuto) 05:49, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Thanks for your attention. Don't you speak Esperanto, though ? It's great that you're taking some time to contribute to this project, but maybe that time would be best spent to learn the language first. Then you would be able to come back and make a bigger difference. Have a nice day, Thomas Guibal (diskuto) 08:41, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply