Saluton! Rikat 15:30, 20. Jul 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:52, 30 Dec. 2013 (UTC)