Saluton

Saluton Sinjoro Guibal. Mi tre dankas vin pro via mesaĝo. Mi petas bonan tagon al vi. Mi deziras, skribi en Angla aŭ Franca lingvoj; ĉar mia Esperanto ne estas tre bone por kompreni unu tre bona parolanto.Uğurcuk 15:17, 28. Dec 2008 (UTC)

Saluton Thomas, kaj dankon pro viaj bonvenigaj vortoj. Tamen vi jam bonvenigis min iam antaŭe sub la nomo Henri (aŭ Henriko). Komputilaj problemoj okazintaj ekde la mezo de decembro devigis min komplete forviŝi la diskon kaj reinstali la regprogramon, ĉiujn programojn kaj dokumentojn. Ne ĉio estas ankoraŭ en ordo. Pro tio mi uzis alian nomon kiu ebligis eventuale interveni ankaŭ en la franca versio de Wikipedia. Kore.--Henri Masson 09:05, 12. Jan 2009 (UTC)

Kara Thomas,

hieraŭ mi komencis traduki la artikolon pri modulado en muziko el la germanlingva vikipedio [[1]]. En tio ekzistas ekzemplaj notoj, kiujn mi ne povas enigi en la artikolon. Krome ili montras germanlingvan katolikan kanton. Tial mi decidis komponi tiajn notekzemplojn (ekz. pri nia himno "La Espero" supozante, ke ĉiu eo-vikipediano rekonas ĝin. Mi verkos la notojn per komputila komponprogramo. Kaj jen mia demando: kiel mi povas enigi memfaritajn dosierojn en eo-vikipedion tiel, ke ili estas uzeblaj nur ĉi tiu vikipedio (simile al la dosieroj de la germanlingva artikolo, kiuj nur disponeblas ene de la germanlingva vikipedio)? Mi ja foliumis en la helpopaĝaro, sed ne trovis konsileton pri tio.

Kore --Longharulo 09:02, 1. Feb 2009 (UTC)

Dankon pro klarigo

Dankon pro klarigis min. Mi nune komprenas bone. Ĉu me devu fari ion por forigi la enciklopedian artikolon?

~Ĝeŝi Feb 20-a 15:50 UTC

Hispanaj nomoj

Kara Thomas,

Mi volas gratuli vin pro via tasko je plibonigi kaj plivasigi la Esperantan version de Vikipedio.

Pri la afero de la "hispanaj" nomoj mi volus ete esprimi min al vi: Mi kontrolis la artikolojn de Katalunio por pli precize klasifiki ilin kaj mi decidis krome foriri kelkan informon superfluan kiel la kastililingvaj nomoj de kelkaj malgrandaj katalunaj urboj. Mi kredas ke tro da informo, kaj pli kiam tia estas sufiĉe sensenca, pli konfuzigas ol helpas la leganton. Ni ĉiuj pensas tion. Sed, kial mi taksis tiujn nomojn tiel? Unue, ĉar ili ne estas ja la oficiale agnoskitaj kaj, due, ĉar, eĉ en tuta Hispanio, tiaj kastililingvaj nomoj de katalunaj urbetoj vere ne estas sufiĉe konataj kaj fakte estas maluzataj kompare al tiuj de la kataluna linvgo.

Mi volas rimarki ke mi ne opinias same pri tiuj nomoj de la plej gravaj urboj kiel Ilerdo/Lleida/Lérida kaj Ĝirono/Girona/Gerona, kies kastililingvaj nomoj estas kutime ankoraŭ populare uzataj de la hispanparolantoj kajn eĉ de kelkaj nehispananoj. Pro tio mi taksis saĝa, tiukaze, montri en la esperanta Vikipedio la tri nomoj.

Nur alia pli aldono: la "hispanaj" aŭ kastililingvaj nomigoj de katalunaj urboj estis ĝenerale kaj oficiale praktikataj dum la frankisma periodo, kiam la popolo vidis la originalajn katalunajn nomojn legale malpermesitajn. Ekde la demokratia etapo de Hispanio, la katalunaj nomoj reiĝis kiel la oficialaj kaj substituis la de tiu periodo. Tiel, la plu uzado de kastiliaj nomoj por Katalunio, ŝajnas ne akceptemo al la kataluna realaĵo aŭ alvoko al la pasinta reĝimo. Tamen, mi kredas tre taŭga ilia utiligado ene de la hispan-kastilia kulturo ĉar estas logike ke oni utiligu la nomojn el ie el ĉie adaptitajn al sia lingvo. Tial en la hispana Wikipedia oni uzas kastiliajn nomojn kune kun la originalaj.

Por esti plej eble internaciaj en la Vikipedio Esperanta oni nur devus uzi kaj dissciigi la propran realan nomon krom la Esperantan, se ekzistas, por faciligi la interkomunikado, kaj iu alia se estas vere tie uzata. Sed kredu min, la plej parte de la kastiliaj nomoj por katalunaj urboj estas tute maluzataj en Katalunio kaj sufiĉe ankaŭ maluzataj en la restanta parto de Hispanio. (Mi ĵus demandis al mia kunĉambrano, kiu nun loĝas kun mi en Grekio kaj li estas el Madrido, pri kelkaj nomoj de urboj de Katalunio kaj, sorpreneble aŭ ne, li nur sciis iliajn katalunajn (oficialajn) nomojn).

Esperante ne tro okupigi vin el tiaj aferoj, mi respondis al via mesaĝo, kaj esperas esti komprenita de vi.

Kore salutas,
Kriŝno Feb 23-a 2009

hello! can you help me with this article? I dont know your language very well? Bubblycanuck 14:39, 24. Feb 2009 (UTC)

kaŝu roboton

Saluton Thomas, ĉu vi ne povas kaŝigi la redaktojn de roboto Vikipediisto:ArZ.Bot? Aŭ por ia tempo iel bremsi ĝin, ĝis kiam ĝi estos kaŝita? Kiu senĉese klaku kaj malaperigu la redaktetojn en lastaj ŝanĝoj? Dankon. Kerio 17:30, 4. Mar 2009 (UTC)

Perpinjo aŭ Perpinjano

Saluton,
Eble Perpinjano estas pli bona Esperantigo, mi estis pripensante tion antaŭe, kaj fakte mi vidis Perpinjanon uzatan en aliaj lokoj. Mi tamen prenis Perpinjo ĉar jam troviĝis en la artiklo (ŝajne el la vikipediisto:Helga Schneider).

Kore -- Kriŝno Mar 12-a 2009

Kial vi forigis "Ŝablono:Ĝermo-Katalunio"?

Kial vi forigis "Ŝablono:Ĝermo-Katalunio"? Dankon, CarlesVA 08:27, 20. Mar 2009 (UTC)

Helpo

Salut'! Mi ne scias fari arkivadon de mia Vikipediista paĝo. Helpu min!--Crosstor 07:33, 2. Apr 2009 (UTC)

Ŝajnas, mi ne povas fari tion, sed tio estas jam tro longa, kaj tio jam ne helpas min. Mi petas Vin fari tiel, ke ekde komenco ĝis proksimume ĝis januaro aŭ febr. 2009. Dankon Crosstor.
(Tiel sufiĉas nur 1 ).
Perfekta, dankon!--Crosstor 12:01, 2. Apr 2009 (UTC)

Helpo:Alŝuti dosieron

Saluton, Thomas. Antaŭ kelka tempo Arno tradukis la paĝon Helpo:Alŝuti dosieron el la franca versio. Sed bedaŭrinde li momente estas malpli aktiva ol antaŭe. Ĉu vi povus traduki la mankantajn rilatajn paĝojn el la francaj versioj? Mi ja ne komprenas la francan por povi traduki el ĝi. Kore --Tlustulimu 18:41, 7. Apr 2009 (UTC)

Avertaj ŝablonoj

Saluton, Thomas. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:20, 10. Apr 2009 (UTC)

Arno.

Saluton, Thomas. Ĉu vi jam vidis ĉi tiun redakton? Mi tre bedaŭras, ke Arno ne plu kunverkos ĉi tie. Kore --Tlustulimu 18:26, 20. Apr 2009 (UTC)

Ĉu iu havas ideon, kiel ni povus helpi al Arno? Sendube io grava okazis, kio decidigis lin skribi tiajn aferojn ...--PaulP - Disk. 18:46, 20. Apr 2009 (UTC)

Saluton. Mi legis atenteme kaj interese la artikolon ĉar tre sciige parolas pri la pentraĵo, kiun preterdire mi ne konis antaŭe: ĉiukaze mi ne estas fakulo pri brita arto. Gratulon al vi. Kiam aperis la artikolo pri la pentristo mi ŝanĝis la titolon de la pentraĵo el "sur birdo" al "pri birdo". Nun mi vidas ke oni reŝanĝis ĝin. Mi denove revenos al sama temo, sed per konsilo kaj komparoj. Mi timas, ke via traduko el "on" al "sur" estas anglalingva poluo, kiu povas okazi (al ĉiu) eĉ se vi mem ne estas anglalingvano, kion mi ne scias. Mi konsideras, ke Esperanto ne estas tiom ĥaosa aŭ kaprica en la uzado de prepozicioj kiel aliaj lingvoj, inter tiuj la hispana, kiun mi parolas. Mi legis atenteme la artikolon okaze ke mi trovu detalon kiu komprenigu al mi tiun elekton, sed mi ne trovis tion. Mi povas kompreni, ke la aerpumpilo estas sur la tablo, sed ne ke la eksperimento estas sur la birdo. Mi proponas "pri", kvankam vere la eksperimento ne temas pri birdoj sed pri la neceso de pulmuloj disponi el aero. Mi povas kompreni "per birdo", "kun birdo" kaj eĉ "ĉirkaŭ birdo" konsiderante la situon de la spektaklantoj. En la angla "on" tradukeblas facile per "pri", libro pri birdoj, book on birds, sed al mi ŝokas la traduko al sur. Ĉar neniu eksperimentas aŭ eĉ estas sur la birdo. Mi tralegis PIV ĉar alian pli certigan dokumenton mi ne havas (mi scias ke PIV ne estas Dio) kaj videblas nur en la signifo 6 (figurasence) ion similan al tiu via uzo, sed ankoraŭ kliniĝus al "pri" aŭ eĉ al aliaj el la menciitaj prepozicioj. Ĉiukaze almenaŭ bv pridemandi al iu, prefere se ne estas via samlingvano, al kiu demandi pri tio ĉio. Mi vidas, ke en Vikipedio estas multaj fusaĵoj, sed mi ĝuas kiam oni vidas bonkvalitajn erojn kiel tiuj.--kani 19:31, 27. Apr 2009 (UTC)

Voĉdono

Saluton Thomas, mi vere ne komprenas, kion mi faris. Mi pretus veti, ke mi vidis nur 3 redaktojn ĉi-matene, sed evidente mi eraris. Eble Alchajmer venas pli frue ol atendite :-( Mi do tuj nuligis mian redakton. Dankon pro la averto! --PaulP@diskkont 13:14, 23. Jun 2009 (UTC)


Kara Tomas, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:22, 24. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto

Saluton Thomas! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli la voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon al la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 21:48, 29. Jun 2009 (UTC)

Artikolo de la semajno

Thomas, ne forgesu ĝisdatigi la artikolon de la semajno (la nuntempa jam daŭras pli unu semajnon, kaj mi scias ke vi ĝenerale zorgas pri tio). Krome, kiel mi diris en la diskutejo, mi ne povas certigi ke mi zorgos pri la kunlaboraĵo de la semajno kaj la traduko de la semajno dum aŭgusto. Ĉar lastatempe mi mem estas la homo kiu atentas pri tio, bv. ĵeti rigardon al tiuj projektoj se vi havas tempon. Dankon! --Tonyo 21:11, 29. Jul 2009 (UTC)

Demandoj

Thomas, ĉu ni devas uzi "Eksteraj ligiloj" aŭ "Eksteraj ligoj" en la artikoloj? Castelobranco 06:59, 5. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉu vi rekomendas anstatauigi "==Eksteraj ligoj==" --> "==Eksteraj ligiloj==" en miaj kontribuoj? Mi ne trovis tion en la Helpo. Dankon. CasteloBrancomsg 19:37, 5. Aŭg 2009 (UTC)
Mi jam trovis ĝin. Estas tie kaj tie. Dankon! CasteloBrancodiskuto 13:17, 5. Sep 2009 (UTC)

alinomado

Saluton, ĉu vi povus realinomi la paĝon Rea akirado de varmo je reakirado de varmo. Bedaŭrinde iu ne scias, kiel oni alinomas la paĝojn, por ke estu konservita la historio de redaktoj. Iu forviŝis mian tekston el la paĝo kaj alŝutis ĝin al nova titolo sen konservi la historion. Dankon. Zuazua 05:15, 21. Aŭg 2009 (UTC)

Dankon

Mi dankas vian afablan bonvenigon. Iurigaspar 02:39, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Thomas! Mi rigardis la tekston en Linux/Fajrovulpo 3.0, kaj mi ne vidis la spacojn. Ĝi povas esti en la Vindozo. Do, mi jam restarigis ĉiujn "small" kaj "/small" en "via" artikolo. Tamen, pri la terminoj "mia artikoloj" aŭ "miaj aliaj elstaraj artikoloj", bonvolu vidi la angla en:Wikipedia:Ownership of articles. Ĝi ne estas regularo en la esperanta vikipedio, sed en aliaj projektoj, kiel en la pt.wiki (kies mi kontribuas). Laŭ mi estas bona ideo ne uzi tiaj terminoj ankaŭ ĉi tie, ĉar ili kelkfoje kaŭzas problemojn (sed ne kaŭzos inter ni, klare!). Dankon, kaj pardonu pri la removado ("small"). CasteloBrancodiskuto 20:02, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Bildo de la Tago

Haj ! kara, la Bildo de la Tago estas ekneglektata. Mi lastminute aldonis bildojn por la 10 venontaj tagoj. Mi rimarkis ke pasinttmonate vi urĝe enmetis bildojn jam montritajn en alia monato. Kongrue kun miaj antaŭtimoj en la komenco de la projekto ni ĉiumonate paŝas razilklinge ĉar mankas teamo kiu konstante prizorgus la akuratecon. Ĉu ne ekfunkciigi sistemon por ke estu montrita iu anstataŭanta bildo se ĝi mankas en iu difinita tago ? --Arno Lagrange @ 07:15, 2. Okt 2009 (UTC)

Solvo simplas: ĉar BdlT funkcias jam plenan jaron, se en iu tago mankas bildo estu montrata bildo de la sama tago pasintjara, kaj hop!
Mi esploris sed ne funkcias se ne ekzistas priskriba paĝo en la Esperanta Vikipedio:
{{#ifexist:Dosiero:{{Bildo de la tago/2009/10/bildo|13}}|[[Dosiero:{{Bildo de la tago/2009/10/bildo|13}}|350px]]|Ne estas priskriba paĝo por la bildo de la 13a de oktobro 2009}} 

resendas : Ne estas priskriba paĝo por la bildo de la 13a de oktobro 2009

AL @ 07:49, 2. Okt 2009 (UTC)
Mi solvis la problemon : sufiĉas kontroli ĉu {{Bildo de la tago/jjjj/mm/bildo|tt}} estas malplena. Se jes la ĉefpaĝo montrus la samtagan pasintjaran bildon, kaj la pomonata paĝo instigas al enmeto de taŭga bildo informante ke manke de nova bildo aperus la pasintjara. Kaj jen! AL @ 11:54, 2. Okt 2009 (UTC)
Mi bone fartas, dankon! Mi bedaŭrinde nun senlaboras kaj tamen ne volas dediĉi tro da energio por Vikipedio kiel mi iam faris. Sed, hmm! mi volonte laborus por vikipedio se tio povus esti por mi normala enspeziga laboro. Simpla afero, ĉu ne ? AL @ 07:28, 2. Okt 2009 (UTC)
Kiel mi antaŭtimis BdlT estas nun tute neglektata. Mi provizis bildojn por novembro, provizore ne plu havas retkonekton hejme, kaj en decembro jam ekmankis originala bildo por iuj tagoj, kaj januare estis pretigitaj nur kvar bildoj. Feliĉe funkcias mia savsolvo, sed post unu jaro ĝi ne plu funkcios. Estas la problemo kun tiaj taskoj kiuj estas taŭge plenigitaj se sufiĉe da partoprenantoj sin devontigas prizorgi ĝin. Tiukaze mankas post kelkaj monatoj konstanta teamo kiu tion regule farus. AL @ 18:05, 22. Jan 2010 (UTC)

Forbaro

Kara! vi forbaris IP-ulon por unu monato klarigante "enmetas malveraĵojn". La uzulo nur enmetis sensencaĵojn en unu diskutpaĝon alklakinte redaktobutonojn hazarde. Mi opinias ke oni ne forbaru IP-on por tia malgrava ageto. Oni simple restarigu la paĝon (tion vi faris) kaj eventuale enmetu ĝentilan mesaĝon en IP-ulan diskutpaĝon. Arno Lagrange @ 08:00, 26. Nov 2009 (UTC)

Forigenda artikolo

Mi fakte kreis la paĝon movinte la entenon el alia loko (la artikola spaco, mi supozas) por konservi la mesaĝon tamen dubante ĉu ĝi estas konservinda. Rimarku ke tio troviĝas en dikutpaĝo de neekzistanta paĝo ... Iom ĥaosa, mi konfesas. Kaj daŭre forigenda. Arno Lagrange @ 16:13, 27. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[2] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:31, 24. Dec 2009 (UTC)

ux -> ŭ

Ni povas eviti tiajn ŝanĝojn per AbuseFilter. Mi povas fari tiun filtron, ĉar mi jam uzas la filtrojn en la pt.wiki. Sed... mi ne scias se ĉi tie ni povas fari tion (ŝajnas ke ni ne havas tiun regulon). Kion vi pensas? Dankon. CasteloBrancodiskuto 13:46, 28. Dec 2009 (UTC)

Adverto

--→ Airon 16:22, 31. Dec 2009 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Thomas Guibal/2009".